Jenő RÁTZ [jenO rAc], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rátz Jenő estis hungara oficiro, ministro, instruisto.

Jenő Rátz

Jenő Rátz [1] naskiĝis la 20-an de septembro 1882 en Hungara reĝlando en Nagybecskerek (nuntempa Zrenjanin en Serbio). Li mortis en 1949 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Jenő Rátz batalis dum la 1-a mondmilito, sed li retitiĝis poste dum Hungara Sovetrespubliko. En 1920 li aliĝis al la nacia armeo. Inter 1922-1928 li instruis en la soldata lernejo, poste li ricevis taskon en la armea stabo. En 1930 li atingis la rangon kolonelo. En 1938 li estis ministro pri defendo en kabineto de Béla Imrédy. Post falo de la kabineto li estis elektita parlamenta deputito, kie li aliĝis al la nazioj. En 1944 li estis titulara ministro en kabineto de Döme Sztójay, tial la tribunalo poste kondamnis lin. Li mortis en malliberejo.

Fontoj redakti