Jerônimo de Albuquerque Maranhão

Jerônimo de Albuquerque Maranhão (1548-1618) (Olinda, Kapitaneco de Pernambuko, Brazilo, 22-an de aprilo 1548 - Natal, Norda Rio-Grando, Brazilo, 11-an de februaro 1618) estis brazila militisto kaj kolonia administranto.

Jerônimo de
Albuquerque Maranhão
(1548-1618)
Bildo de Jerônimo de Albuquerque Maranhão (1548-1618), brazila kolonia administranto.
Bildo de Jerônimo de Albuquerque Maranhão (1548-1618), brazila kolonia administranto.
Persona informo
Naskiĝo 22-a de aprilo 1548
en Olinda, Kapitaneco de Pernambuko, Brazilo
Morto 11-a de februaro 1618
en Natal, Kapitaneco de Norda Rio-Grando, Brazilo
Ŝtataneco Kolonia Brazilo vd
Familio
Patro Jerónimo de Albuquerque vd
Patrino Muyrã Ubi vd
Gefratoj Beatriz de Albuquerque • Catarina de Albuquerque • Joana de Albuquerque vd
Infanoj Antônio de Albuquerque Maranhão vd
Profesio
Okupo colonial administrator vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

La unua brazilano komandanta ŝipartrupon por defendi Brazilon, li estis la heroo de la konkero de Maranjo en la kunteksto de la "Ekvinoksa Francio", kaj fondinto de la nuna ĉefurbo de Norda Rio-Grando, Natalo. Por esti forpelinta francojn el brazila teritorio, li ricevis la familian nomon "Maranhão" de la reĝo Filipo la 3-a de Hispanio.

Jerônimo de Albuquerque naskiĝis en Olinda, Pernambuko la 22-an de aprilo 1548, li estis mameluko, filo de indiĝenino, Maria do Espírito Santo Arco Verde, konata pro ŝia indiĝena vorto, Muira Ubi (1510-1558), filino de la indiĝena kaciko, Uirá Ubi (portugale: Verda arko). Lia portugala patro nomiĝis Jerônimo de Albuquerque (1510-1584), "la Malrekta", ankaŭ konata kiel la "Pernambuka Adamo", pro sia granda idaro. Jerônimo la Maljuna, alvenis en Brazilon, en 1535, en la kompanio de sia bofrato, Duarte Coelho, la unua landadministranto de la Kapitaneco Pernambuko.

Do, Jerônimo de Albuquerque estis produkto de la miksaĵo de ĉi tiuj du kulturoj, la denaska, la indiĝena kaj la eŭropa, la portugala, li estis militestro de tiu emerĝanta Brazilo konkerita kaj koloniigita de la portugaloj. Fine de la 16-a jarcento, laŭ peto de la Ĉef-Kapitano de Pernambuko, Manuel Mascarenhas Homem[1], Jeronimo gvidis infanterian kompanion por forpeli la francojn el Norda Rio-Grando, sukcesinte kaj montrinte grandan lertecon en ĉi tiuj militoj de konkeroj sur la Orienta kaj Okcidenta marbordoj, estante konsiderita la fondinto de la grandurbo Natalo, Ĉefurbo de Norda Rio-Grando.

En tiuj fruaj tagoj de la koloniigo de Brazilo, Portugalio disputis kun Francio la konkeron kaj posedon de la brazila marbordo. La francoj, ĉu piratoj, ĉu korsaroj aŭ koloniistoj, provis ekloĝi en la landoj de Brazilo, de la sudo ĝis la nordo kaj ĉar ili estis forpelitaj el la sudo de la portugaloj, ili antaŭeniris al la nordo, regiono kiun la portugaloj ankoraŭ ne sukcesis koloniigi. Laŭ la historiisto el Cearao, Capistrano de Abreu (1853-1927), “dum longa tempo ne estis decidita, al kiu Brazilo apartenos, ĉu al la portugaloj aŭ al la francoj”, tia estis la trudeniro de ĉi-lastaj ĉe la brazila marbordo.

Estas en ĉi tiu kunteksto de francaj portugalaj disputoj pri posedo de Brazilo kaj por esti konsiderata la tiama Guberniestro de Brazilo, Gaspar de Sousa (1550-1627), la plej lerta por gvidi la konkeron kaj koloniigon de la teroj de Maranjo, ĉar li estis sperta en la aferoj kaj militoj de la internlando, ankaŭ ĉar li estis duone indiĝena kaj havis bonan rilaton kun la triboj. Pro ĉiuj tiuj kialoj Jerônimo de Albuquerque, ĝis tiam konata kiel "la Mameluko", gvidis ĉi tiun ekspedicion kiu iĝis konata kiel la "Militmarŝado de la Maranjo".

 
Forpelo de la francaj trupoj el la kapitaneco de Maranjo, pentraĵo de Armando Viana (1897-1991)

Malgraŭ alfronti multajn malfeliĉojn, por formi akcepteblan forton por plenumi tian mision, kiel ekzemple rekrutado de soldatoj, indiĝenoj, manĝaĵoj, armiloj, ŝipoj, financa subteno, ktp. Jerônimo de Albuquerque, por kiu "peco da serpento kaj manpleno da faruno sufiĉus por nutri lin" dum iu vojaĝo, sukcesas formi armeon, kvankam ĝi estas la plej malbone armita, malbone nutrita kaj ĉifona jam vidita en tiu periodo.

Sed estas kun la sperteco, optimismo kaj neŝancelebla persistemo de Jerônimo kaj lia asistanto, Diogo de Campos Moreno (1566-1617)[2], Grand-serĝento de Brazilo, ke tiuj trupoj alvenis en oktobro 1614 al la loko de Guaxenduba, nuntempe, sur la strando Santa Maria, municipo de Icatu, kaj fortikigis sin. La fatalan 19-an de novembro, ili batalis la legendan Batalon de Guaxenduba Arkivigite je 2023-09-06 per la retarkivo Wayback Machine, kie, surprize, ili kaŭzis humiligan malvenkon al la superaj francaj trupoj de la Ravardière (1570-1631), kiuj, pro sia trofido, strategiaj eraroj kaj pro adopto de batalmodelo simila al tiu de Flandrio, kiel kutime oni faris en Eŭropo, ili finis estante surprizitaj de la trupoj de Jerônimo de Albuquerque, kiuj adoptis tipan brazilan militmodelon, kie portugalaj elementoj estis miksitaj kun indiĝenaj elementoj, kun strategioj kaj taktikoj de brazilaj militoj, tio estas, laŭ la maniero de la Brazilo, superreganta faktoro por la neverŝajna portugala venko en tiu konflikto por la posedo de Maranjo.

Post kiam la francoj estis forpelitaj de Maranjo, la 9-an de januaro 1616, kun la plifortikigo de la eskadro kaj trupoj de Alexandre de Moura, Jerônimo de Albuquerque Maranhão estis nomumita Ĉef-kapitano kaj sekvinte la konsiladon de la Kortumo de Madrido, surbaze de la urba aranĝo desegnita de la grand-inĝeniero de Brazilo, Francisco Frias de Mesquita (1578-1645) – kiu estis parto de la portugalaj trupoj – Jerônimo de Albuquerque provis komenci la procezon de konstruado de la urbo São Luís. Lia regado daŭris du jarojn kaj laŭ la Barono de Rio Branco en sia “Efemérides Brasileiras”, Jerônimo de Albuquerque mortis la 11-an de februaro 1618, tie en São Luís, proksime de 70-jaraĝa.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Manuel Mascarenhas Homem estis portugala kolonia administranto, ĉef-kaptano de Pernambuko inter 1596 kaj 1603.
  2. Apaixonados por história
  3. Instituto Histórico e Geográfico do Maranhão