Evaristo da Veiga (esperante: Evaristo da Vejga, kies kompleta nomo estas Evaristo Ferreira da Veiga e Barros) (* Rio-de-Ĵanejro, Brazilo, en la 8-a de Oktobro 1799 - † Rio-de-Ĵanejro, Brazilo, en la 12-a de Majo 1837), estis poeto, politikisto, filologo, libroeldonisto, himnisto kaj ĵurnalisto. Li verkis la tekston de la Himno pri la Sendependeco de Brazilo, kies muzikon komponis Petro la -1a, Imperiestro de Brazilo. Oni kalkulas lin inter la antaŭuloj de la Romantikismo en Brazilo. Li tradukis poeziojn kaj estis membro de la Brazila Beletristika Akademio. Li estis partisano en la lukto pri la sendependeco de Brazilo, kaj fondinto de la ĵurnalo Aŭrora Fluminense.

Evaristo da Vejga
(1799-1837)
Aŭtoro de la Himno pri la Sendependeco de Brazilo
Aŭtoro de la Himno pri la Sendependeco de Brazilo
Persona informo
Naskiĝo 8-an de oktobro 1799 (1799-10-08)
en Brazilo Rio-de-Ĵanejro, Brazilo
Morto 12-an de majo 1837 (1837-05-12) (37-jaraĝa)
en Brazilo Rio-de-Ĵanejro, Brazilo
Nacieco brazila
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Profesio
Okupo Poeto, politikisto, filologiisto, libroeldonisto, tradukisto, himnisto kaj ĵurnalisto.
Aktiva en Braziljo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li estis filo de la librovendisto Francisko Ludoviko Saturnino Vejga kaj Francisca Xavier de Barros. Lia patro alvenis en Brazilon kiam li estis 13-jaraĝa; oni nomumis lin reĝa instruisto pri baza edukado en la paroĥo de Sankta Francisko Saverjo de la Malnova Kanmuelilo[1]. Li fariĝis instruisto en la Strato de la Aŭditoro[2], kie li malfermis butikon. Li vivis en urbo Vila Rika, kies nuna nomo estas Oŭro Preto, ĉirkaŭ 1788-1789, kie li eble konatiĝis kun kelkaj malkonfidenculoj el Minas Gerais, ĉar li rekopiis la Ĉiliajn Leterojn[3] fare de Tomaso Antonjo Gonzaga (1744-1810)[4], kaj ili estis publikigataj duonjarcento pli malfrue de sia nepo Ludoviko Francisco da Vejga. Evaristo estis lia dua filo, kaj li havis grandan influon sur siajn filojn, ĉefe sur Evariston, kiu estis bonega studanto kaj eklernis la francan, la latinan kaj la anglan dum la registaro de Johano la 6-a en Brazilo. Li studis lecionojn pri retoriko, poetiko kaj filozofio. Dum tiu periodo li akiris grandan intereson je ĵurnalismo, tiam kiam li vizitis la reĝajn libropresejojn, en la keloj de la palaco de la Grafo de la Barka[5].

Kiam li finis sian studadon, lia patro jam estis malferminta librovendejon sur la Strato de la Doganejo[6] kaj la libroj kiujn li alportis el Eŭropo estis unue legitaj de Evaristo, kiu estis la plej scivolema. Lia fiaskinta projekto forvojaĝi al Portugalio por studi en la Universitato de Koimbro trovis kompenson en la librovendejo de sia patro.

La poeto Evaristo redakti

En liaj plej antikvaj poezioj, skribitaj tiam kiam li estis 12-jara, oni sentas la influon de la arkadiana skolo kaj super ĉio de Bocage. Post paso de unu jaro, li celebris la militismajn francajn fatalaĵojn okazintajn en Portugalio. En 1817 li fariĝis lojala vasalo de Johano la 6-a kaj la fiasko de la Revolucio en la Ŝtato Pernambuko plenigis lin per ĝojo. Liaj versoj prikantis la edziĝon de la princo Petro la 1-a kun S-ino Leopoldina[7], la jaroj de Lia Reĝa Moŝto en la 13-a de Majo 1819, tago tiam kiam la juna princo estis proklamita reĝo. Diversaj poezioj estis dediĉataj al liaj amikoj, kies karakterizaĵon li nepre konservis, ĉar enradikiĝis en li la sentojn pri amikeco. Kiam li estis 20-jara li verkis plurajn sonetojn, kun malpeza influo propra al la loĝantoj de la ŝtato Minas-Ĝerajso.

En 1822 vibris en Brazilo la sento kiu ekdisvastigis tra la lando. En la 16-a de Aŭgusto de tiu jaro, ne estante elstara persono en ia ajn nacia okazaĵo, li verkis la Himnon pri la Brazila Konstitucio. Entute li komponis sep himnojn, kiuj estis prikantitaj de miloj da buŝoj. La originalaj tekstoj de la himno al la Sendependeco estas konservitaj en la Nacia Biblioteko en urbo Rio-de-Ĵanejro.

Kiam lia patrino mortis, en 1823, lia patro donis al siajn filojn (Evaristo kaj Johano Petro), parton de la pripatrina heredaĵo. Lia kaj lia frato do malfermis librovendejon. La tiama lando komencis eŭropiĝi, do la libroj kaj la ĵurnaloj estis la agentoj de tiu eŭropiĝo. En 1827, ekonomie sendependa, li apartiĝis de sia frato, kaj starigis propran librovendejon sur la Strato de la Fishantoj, numero 49.

La Ĵurnalisto redakti

En la 21-a de Decembro 1827 oni eldonis la unuan numeron de lia propra ĵurnalo, nome la Aŭrora Fluminense, kiu treege influis sur la politiko dum la registaro de Petro la 1-a kaŭze de ĝiaj kontraŭ-luzofiliaj tendencoj. La fondintoj de la ĵurnalo estis: Jozefo Apolinarjo de Morais, la franca kuracisto: Jozefo Francisko Sigaud kaj Francisko Krispiano Valdetaro. Evaristo decidis asociiĝi al ili kaj en malmulte da tempo li turnis sin komence kiel kunlaboranto kaj redaktoro ĝis finfine ununura proprietulo. La tiama gazetaro estis do abomeninda kaj fia. La ĵurnalo Gazeto el Brazilo[8] estis tiam favora al la registaro, kaj la sendinto de la novaĵoj estis Francisko Gomes da Silva (1791-1852)[9], alnomita Ŝalasa, intima kaj malaminda amiko de Petro la 1-a. La Gazeto el Brazilo nomadis la Aŭrora Fluminense-n haladza kloako favoranta al la demagogio kaj jakobinismo. La fondintoj de la Aŭrora Fluminense deziris senpartian lingvaĵon, stiritan de la racio kaj de la virto, kaj Evaristo da Veiga estis absorbita de la francaj anglaj legaĵoj, por servi al la senkondiĉa libereco. La Aŭrora Fluminense ne plu ekzistis post la 30-a de Decembro 1835, kiam oni eldonis ĝian lastan numeron, post ok jaroj da ekzistado.

La Politikisto redakti

En 1830 li elektiĝis kiel deputito por la ŝtato Minas Ĝerajso kaj estis plurfoje reelektita ĝis sia morto. Lia nomo estis konata tra la tuta lando. Estinte depution, daŭre estis ĵurnalisto, kaj porĉiama librovendejo. Li estis amiko de Bernardo Pereira de Vasconcelos (1795-1850)[10] pro la koincido de la ideologisma situacio. Dum sia mandato kiel deputito, li provis meti la monarkian institucion kiel servisto de la plej granda brazila problemo: la unueco de la vasta lando. Liankoncepte oni devus prizorgi la plej vitalajn interesojn de la popolo, enplanti kaj elvolvigi la industrion, sanigi preskaŭ neloĝeblajn zonojn kaj diskonigi la instruadon. Instigita de la intrigemuloj, Petro la 1-a neatendite eloficigis la Markizon el Barbasena[11] for de la Financoj. Pro la elvolviĝoj tiamaj, la plej optimismaj finfine konvinkiĝis ke Brazilo neniam estus libera lando per tia imperiestro. La etoso estis tia, ke la novaĵo pri la franca revolucio en julio 1830, kiu renversis la reĝon Karolon la 10-a el Francio, ekkreskis per la gazetaro la kampanjon favore al la liberalaj ideoj. La imperiestro, malbone konsilita, decidis iri al Minas Ĝerajso, kie li estis malvarme akceptita. Evaristo sentime alfrontis la tagojn je atencoj kiuj antaŭiris la 7-an de Aprilo[12]. Estis li la aŭtoro de la energia reprezentado en la 17-a de Marto 1831, kiu signifis veran ultimaton kontraŭ la imperiestro. Evaristo kalkulis je la helpo de Odoriko Mendes kaj Nikolau de Kampos Vergejro (1778-1859)[13] kiuj strebis por konkeri la aliĝon de la militismaj trupoj. Finfine la imperiestro decidis rezigni kaj foriri al Portugalio.

En la 30-a de Julio 1832 la Aŭrora Fluminense publikigis: Evaristo estas verdire homo, libera deputito, ĵurnalisto kaj defendanto de la publika ordo kaj persono de la lerta klaso, kiu vivas per sia laboro kaj neniam aspiris la povon. En la 8-a de Novembro 1832 oni atencis kontraŭ lian vivon. Evaristo konfesis suspekti pri S-ro Martim Francisko[14], kies venĝeman animon ĉiuj agnoskas. Kiam la eksa imperiestro mortis en la 24-a de Septembro 1834, la novaĵo alvenis en Rio-de-Ĵanejro-n nur em decembro de tiu jaro, tamen, Evaristo juĝis lin serene: li ne estis princo dotita per ordinaraj mezuroj, en li estis la ĝermo de la grandaj kvalitoj, kies bedaŭrindaj difektoj kaj malvirta edukado parte lin sufokis... Se ni ekzistas prenante sur nin la korpon de libera nacio, kaj se nia tero ne estis dispecigita en malgrandaj malamikaj respublikoj, kie regas nurnure la anarkio kaj la militisma spirito, ni tre ŝuldas al la rezolucio kiun li prenis restante inter ni, kaj ellasi la unuan krion pri nia sendependeco.

En 1837 li havis trankvilan vivon, kune kun sia edzino kaj la tri filinoj. En la 2-a de Marto 1837 li estis en Rio. Post viziti la pastron Feijó[15], li iris en la dormoliton kaptitan de fortega silenta febro, laŭ prognozis la kuracistoj. Li mortis neatendite en la 12-a de Majo 1837, estante 37-jaraĝa.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Portugallingve: São Francisco Xavier do Engenho Velho estas nomo de kvartalo en Rio-de-Ĵanejro.
  2. Portugallingve: Rua do Ouvidor, fama strato en la urbo Rio-de-Ĵanejro.
  3. Ĉiliaj Letero, estis kolekto da satiraj poemoj en dekasilabaj versoj, kies aŭtoro estis Tomaso Antonjo Gonzaga, brazila poeto kiu celebris pro siaj poezioj kaj amrilata vivo.
  4. Tomaso Antonjo Gonzaga (1744-1810) (* Miragaja, Porto, en la 11-a de Aŭgusto 1744 - Insulo de Mosambiko, 1810), estis portugaldevena brazila juristo, poeto kaj politikisto. Lia plej konata poemo estas Marilja de Dirseŭ, farita omaĝe al lia amindumantino.
  5. Portugallingve: Conde da Barca. Antonjo de Arauĵo kaj Azevedo estis la unua Grafo de la Barka. Li naskiĝis en Ponte de Lima, Portugalio, en la 14-a de Majo de 1754 kaj mortis en urbo Rio-de-Ĵanejro, en la 21-a de Junio 1817. Li estis diplomato, scienculo kaj politikisto.
  6. Rua da Alfândega, fama strato en la centro de la urbo Rio-de-Ĵanejro.
  7. Maria Leopoldina el Aŭstrio (1797-1826) (* Vieno, en la 22-a de Januaro 1797 - † Rio-de-Ĵanejro, en la 11-a de Decembro 1826), arkidukino el Aŭstrio kaj unua imperiestrino el Brazilo. Ŝi estis edzino de la unua imperiestro de Brazilo Petro la 1-a.
  8. La ĵurnalo Gazeto el Brazilo estis periodaĵo publikigita en Rio-de-Ĵanejro, tiama ĉefurbo de Brazilo kaj cirkulis inter la jaroj 1827 kaj 1828.
  9. Francisko Gomes da Silva (1791-1852) (* Lisbono, en la 22-a de Septembro 1791 - † Lisbono, en la 30-a de Decembro 1852), estis politikisto kaj konfidenculo de la unua imperiestro de Brazilo Petro la 1-a.
  10. Bernardo Pereira de Vasconcelos (1795-1850) (* Vila Rika, en la 27-a de Aŭgusto 1795 - † Rio-de-Ĵanejro, en la 1-a de Majo 1850), estis politikisto, ĵurnalisto, juristo kaj idealisto dum la brazila imperia epoko.
  11. Felisberto Caldeira Brant Pontes de Oliveira Horta, Vicgrafo kaj Markizo el Barbasena (1772-1842) (* Mariana, en la 19-a de Septembro - † en la 13-a de Junio 1842), estis brazila militisto, diplomato kaj politikisto.
  12. En la 7-a de Aprilo 1831 la imperiestro Petro la 1-a rezignis favore al sia filo Petro de Alkantara.
  13. Nicolau Pereira de Campos Vergueiro, pli konata kiel Senatano Vergejro, (1778-1859) (* Vale da Porka, Portugalio, en la 20-a de Decembro 1778 - † Rio-de-Ĵanejro, en la 18-a de Septembro 1859), estis farmbienulo kaj politikisto brazila portugaldevena.
  14. Martim Francisco Ribeiro de Andrada (1775-1844) (* Santos, en la 19-a de Aprilo 1775 - † Santos, en la 23-a de Februaro 1844), estis brazila politikisto kaj Ministro pri Financoj dum la Imperio de Brazilo, krom esti frato de la fama Jozefo Bonifasjo, unu el la plei gravaj figuroj en la brazila politiko.
  15. Diogo Antônio Feijó (1784-1843) (* San Paŭlo, en la 17-a de Aŭgusto 1784 - † en la 10-a de Novembro 1843), estis brazila pastro kaj ŝtatestro.