27-a de aŭgusto
dato
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
aŭgusto 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
aŭgusto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | |||
5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 |
12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 |
19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 |
26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | |
aranĝo de 2024 tagoj |
La 27-a de aŭgusto estas la 239-a tago de la jaro (la 240-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 126 tagoj restas.
Je la 27-a de aŭgusto okazis, interalie:
Eventoj
redakti- -479: Ĉi-tage, aŭ pli malpli, grek-persaj militoj finiĝis kun la batalo de Plateo kaj preskaŭ samtempa marbatalo apud Mikale - persoj estis venkitaj de aliancitaj grekaj malgrandaj ŝtatoj
- 1105: En tria batalo reĝo de Jerusalemo Baldueno la 1-a kun grandaj perdoj venkis egiptojn - fino de la grandaj kampanjoj de kalifoj el Nord-Afriko
- 1172: Reĝo de Anglio Henriko la Juna Reĝo nuptis Margeriton, filinon de la franca reĝo Ludoviko la 7-a
- 1301: Post formorto de Arpad-dinastio Venceslao la 3-a el Premislidoj kroniĝis en Székesfehérvár kiel reĝo de Hungario sub la nomo Ladislao la 5-a
- 1310: Karolo la 1-a kroniĝis kiel reĝo de Hungario
- 1382: Mongola ĥano Toktamiŝo konkeris Moskvon
- 1597: Venko de japana armeo dum markola batalo sur duoninsulo Koreio inter korea ŝtato de Joseon-Dinastio, apogata de ĉina Dinastio Ming, kaj Japanio regata de Toyotomi Hideyoshi
- 1610: Pola-rusa milito: miloj da Moskvanoj kisis la krucon de fideleco favore al la pola reĝido Ladislao la 4-a
- 1626: Tridekjara milito: venko de germana armeo super la dana en batalo de Lutter am Barenberge
- 1652: Sluck ricevis blazonon, atribuitan de la pola reĝo Ladislao la 4-a
- 1664: Franca Kompanio de Orientaj Hindioj fondiĝis - iniciate de la ministro pri financoj Jean-Baptiste Colbert la reĝo Ludoviko la 14-a donis plenajn rajtojn kun privilegio
- 1664: Anglaj ŝipoj alnavigis al haveno Nova Amsterdamo (nun Novjorko), devigante kapitulacon kaj transprenante kontrolon super la kolonio Nova Nederlando
- 1672: Kapitulaco de la fortreso Kamieniec Podolski, defendata de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj dum ties sieĝo fare de armeoj de Otomana Imperio kaj Krimea Ĥanlando
- 1689: Rusa carlando kaj Ĉinio subskribis traktaton de Nerĉinsk, kiu iĝis la unua interkonsento pri landlimo laŭ rivero Amuro
- 1776: Usona Milito de Sendependeco: venko de brita armeo en la Batalo de Long-Insulo
- 1783: En Parizo leviĝis unua balono plenigita de hidrogeno
- 1793: Francaj revoluciaj militoj: urbo Toulon ribelis kontraŭ la Unua Respubliko de Francio akceptante britajn kaj hispanajn flotojn en la havenon, kio kondukis al la sieĝo de Toulon fare de la Franca Revolucia Armeo
- 1798: Venko de irlanda-franca armeo super la brita en batalo de Castlebar, dum irlanda revolucio
- 1813: Napoleonaj Militoj: franca armeo konkeris apud Dresdeno Ĉeĥan Armeon (konsistantan de aŭstraj, rusaj kaj prusaj soldatoj) - la lasta granda venko de Napoleono
- 1816: Bombardado de Alĝero fare de militŝiparo de la Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando kaj la Reĝlando de la Unuiĝintaj Nederlandoj - liberigo de 3000 sklavoj
- 1828: Rusa armeo konkeris la turkan fortikaĵon Aĥalciĥo (en aneksita Kartvelio)
- 1828: En traktato el Montevideo Argentino kaj Brazilo agnoskis sendependecon de Urugvajo
- 1859: Usona entreprenisto Edwin L. Drake sukcese boris naftoputon en Titusvilo, unuan en la tuta mondo
- 1874: Bruselo: en konferenco oni akceptis deklaracion proponantan malpermeson de kemia armilaro
- 1883: Erupcio de vulkano Krakatoa inter Javo kaj Sumatro kaŭzis grandegan cunamon, kiu mortigis 36 mil homojn; vulkana vintro sekvis
- 1884: Germana Sudokcidenta Afriko kreiĝis
- 1894: Incendio de la Monaĥejo Plasy en Ĉeĥio
- 1896: Angla-zanzibara milito eksplodis kaj finiĝis - la plej mallonga armita konflikto internacia inter Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando kaj sultanlando Zanzibaro
- 1906: Sukcesa atenco de Batala Organizo de Pola Partio Socialista kontraŭ generalo-guberniestro de Varsovio kaj de Varsovia Gubernio
- Unua Mondmilito
- 1914: Pollando: Okcidenta Legio en Krakovo kaj Orienta Legio en Lvovo formiĝis
- 1916: Reĝlando de Rumanio ekmilitis flanke de Entento - militdeklaro al Aŭstrio-Hungario; Italio deklaris militon al Germana Imperiestra Regno de Vilhelmo la 2-a
- 1918: En aldono al la traktato de Brest-Litovsk, Sovetunio rezignis pri suvereneco super Estonio, Kartvelio, Livonio kaj Kuronio; Aŭstrio-Hungario: Kazimierz Sosnkowski estis translokita al Magdeburgo al komuna prizono kun Józef Piłsudski
- 1919: Dum ofensivo al Kievo armeo de Ukraina Popola Respubliko okupis Ĵitomir kaj Bila Cerkva
- 1920: Soveta-Pola Milito: Retiriĝantaj bolŝevikoj post malvenko en la batalo pri Varsovio transdonis Vilnon al litovoj
- 1922: Asocio de Poloj en Germanio fondiĝis en Berlino
- 1923: En greka urbo Ioanino nekonatoj murdis 5 italajn membrojn de internacia komisiono pri limoj, kio kaŭzis la italan okupon de Korfuo
- 1927: Kvin kanadaj virinoj demandis Superan Kortumon de Kanado pri la vorto personoj koncerne la britan leĝan dokumenton pri Nordameriko el 1867 ĉu ĝi inkluzivas virinojn, al kiu la tribunalo fine respondis nee
- 1928: Pakto Briand-Kellogg, malpermesanta agresan militon, estis subskribita en Parizo — la unuaj 3 el pli ol 60 membroŝtatoj de la Ligo de Nacioj rezignis pri milito kiel politika metodo
- 1932: Germana ĉefepiskopo de Vroclavo, kardinalo Adolf Bertram kronis en Racibórz miraklan bildon de la Dipatrino de Racibórz (simila al tiu de la Virgulino de Ĉenstoĥovo)
- 1939: Testoflugo de la unua germana reagaviadilo
- Dua Mondmilito
- 1940: Germana okupado de Pollando: Provinco Vartlando: en malliberejo de Poznań germanoj gilotinis 11 polojn
- 1941: Holokaŭsto: masakro de Kamjanec-Podilskij komenciĝis (dum 2 tagoj pereis 23 600 judoj); dum trapaso de Hitler tra Krakovo antaŭtage kaj ĉi tage okazis homkaptado kun kontrolo; germanoj fondis en Bjalistoko militkaptitejon por sovetaj soldatoj; Adolf Hitler kaj Benito Mussolini flugis al Krosno kaj iris al vilaĝo Stępina (proksime al Strzyżów) por kontrolo de germana-itala armeo
- 1942: Operaco Reinhardt: Gestapo kun kriminala polico helpe de ĝendarmaro de Ĝenerala Gubernio, Ordnungspolizei de Tarnopol kaj Ukraina Helpa Polico kune kun Juda Polico okazigis unuan deportadon de judoj el la geto en Czortków apud Tarnopol ĝis la germana ekstermejo Bełżec (proksime al Tomaszów Lubelski) - ĉiujn judojn oni pelis al la foirplaco intertempe mortigante pli ol 300; masakro de Sarny (Rivna provinco) komenciĝis - dum 2 tagoj estis murditaj 14 ĝis 18 mil judoj; germana polico pafmortigis en Niepołomice ĉirkaŭ 700 judojn kaj en Borowiec 11 personojn pro helpo al sovetaj militkaptitoj; germanaj ĝendarmoj pafmortigis en Wyszków 40 kaptitajn post fuĝo sovetajn malliberigitojn
- 1943: Germana polico pafekzekutis en ruinoj de Varsovia geto ĉirkaŭ 50 virojn kaj 20 virinojn, suspektitaj pri aparteno al juda nacieco, kaj soldatoj de Wehrmacht 11 judojn en Malinówka, kiuj sin kaŝis en arbaraj bunkroj; al koncentrejo en Auŝvico alvenis transporto de 1 026 judoj de koncentrejo en Wolsztyn; taĉmento de Popola Gvardio liberigis 400 junajn laboristojn el tendaro en Jasice (proksime al Opatów)
- 1944: Ribelo de Varsovio: reorganiziĝis defendo en Malnova Urbo, kiun nokte memvole forlasis 300 soldatoj de Popola Armeo trairante tra kanaloj ĝis najbara kvartalo Żoliborz, restis nur 30 defendante barikadon ĉe str. Mostowa; post peza batalo germanoj konkeris katedralon, sed poloj sukcesis akiri 100 kg da eksplodaĵoj; de kugloj de sekureca polico pereis 196 civiluloj kaj oni bruligis 255 kadavrojn de ekzekutitoj; en keloj kuŝas ĉirkaŭ 8 mil vunditoj; komandanto de la 9-a armeo Nicolaus von Vormann proponas detrui armilejojn kaj ekonomiajn objektojn por ke ilin ne transprenu sovetiaj trupoj; soldatoj de Wehrmacht dum dutaga deportado de apudfrontaj areoj pafmortigis en Braciejowa (apud Dębica) 9 personojn kaj unu vivbruligis; Franklin D. Roosevelt rifuzas helpon al ribelantoj de Varsovio sen konsento de Stalin; Hungario: sovetiaj aeratakoj trafis Uĵhorodon; en Parizo ekfunkciis ambasadejo de Pollando
- 1945: Usonaj militŝipoj eniris golfon antaŭ Tokio; Aliancita okupado: antaŭulo de "Kurier", la "Wiener Kurier" aperis, fondita de usonaj okupaciaj fortoj; en Moskvo oni subskribis interkonsenton pri ekonomia kunlaboro kaj interŝanĝo de varoj inter Sovetunio kaj Hungario
- 1946: Antaŭ Supera Nacia Tribunalo staris aŭstra komandanto de apudkrakova koncentrejo Amon Göth, unu el la plej grandaj naziaj militkrimuloj, likvidanto de judaj getoj en Krakovo kaj Tarnów.
- 1952: Federacia Respubliko Germanio interkonsentis kun Israelo altecon de reparacioj (3 miliardoj da germanaj markoj)
- 1953: Hispanio kaj Apostola Seĝo subskribis konkordaton
- 1953: Premiero de la usona komedia filmo Ferio en Romo
- 1955: Apero de la unua Guinness-libro de rekordoj
- 1965: Elvis Presley renkontiĝis kun muzikistoj de la grupo The Beatles
- 1971: Registaro de Ĉado akuzis Egiption pri sensukcesa provo de puĉo
- 1972: Kroata radiotelevido: komenca prov-elsendado de la 2-a programo de Televido Zagrebo
- 1975: Lasta, detronigita imperiestro de Etiopio Haile Selassie estis murdita de sekureca servo
- 1977: Ukrainio: unua reaktoro ekfunkciis ĉe la Nuklea centralo de Ĉernobilo
- 1979: IRA sukcesis atenci kontraŭ Louis Mountbatten, la lasta vicreĝo de Brita Hindio kaj ties guberniestro
- 1980: Pola aŭgusto de "Solidareco"
- Laboristoj de Wałbrzych, Bielsko-Biała, Świdnik kaj Ursus (nun la kvartalo de Varsovio) strikis
- Interfaka Strika Komitato de Ŝipfarejo en Gdańsk reprezentis jam 630 entreprenoj en la tuta lando - ĵurnalistoj de Pola Marbordo protestis kontraŭ misinformoj kaj malobjektivaj komentoj de centra gazetaro
- En Szczecin vic-ĉefministro forĵetis postulon krei liberan sindikaton
- 1985: Generalo Ibrahim Babangida faligis per puĉo prezidenton de Niĝerio Muhammadu Buhari
- 1987: En Filipinoj armeo provis sensukcese elpostenigi prezidentinon Corazón Aquino
- Revolucioj de 1989
- 1991: Moldavio deklaris sendependecon sekve de la disfalo de Sovetunio
- 1991: Eŭropa Ekonomia Komunumo agnoskis sendependecon de Estonio, Latvio kaj Litovio
- 1992: En katastrofo de aviadilo Tu-134 en la urbo Ivanovo (Rusio) pereis 84 personoj
- 2000: Moskvo: incendio de la Ostankina televidturo
- 2003: Marso ektroviĝis plej proksime al la Tero de preskaŭ 60 mil jaroj (55 758 006 km)
- 2003: Pola atletikisto Robert Korzeniowski gajnis en Parizo mondĉampionecon en 50-kilometra sporta marŝado, fiksante mondrekordon (3:36:03)
- 2005: Tatarstano: en la ĉefurbo Kazan ekfunkciis metroo
- 2005: Svedio: en Malmö ekfunkciis la tria en Eŭropo, la plej alta loĝebla nubskrapulo Turning Torso
- 2010: Nova konstitucio de Kenjo ekvalidis
- 2011: Uragano Irene komenciĝis
- 2020: Kamiono de pola humanitara helpo de "Solidareco" kun 18 tunoj da nutraĵo al belorusa sindikato por strikantaj entreprenoj estis haltigita ĉe la pola-belorusa ŝtatlimo kaj la ŝoforo arestita de KGB kaj enkatenigita; al Pollando venis laŭvicaj belorusoj por kuraciĝi, el pli ol 450 batitaj kaj torturataj en arestejoj fare de OMON lige al manifestacioj sekve de falsigitaj prezidentaj balotoj; samtage OMON arestis ne malpli ol 39 ĵurnalistojn
- Invado de Rusio en Ukrainion
- 2022: 185-a tago de rusa agreso: Pasinttage el Donecka provinco ukrainoj evakuis 1 096 civilulojn, kaj ukraina armeo likvidis 250 rusiajn soldatojn kaj detruis 3 tankojn; en pripafita vilaĝo de Zaporiĵa provinco pro rusa pripafo pereis 5 personoj, i.a. patrino kun 2 infanoj; de postmateno dum 12 horoj la malamiko elpafis al Sumia provinco 220 raketojn; laŭ ukraina armea spionagentejo Rusio perdis ekde la invado ĝis 45% de raketoj, kaj pritaksas ke restis 30-40 supersonaj raketoj Kinĝal, krome ĝi engaĝis 160 mil soldatojn (ne enkalkulante Nacian Gvardion, kiu firmigas okupatajn teritoriojn) kaj planas mobilizi pluajn 90 mil; Ukraina Ministerio pri Sano: kunlabore kun Eŭropa Komisiono 29 pacientoj estos kuracataj en malsanulejoj de Norvegio, Danio, Nederlando kaj Germanio; ĉeĉenaj volontuloj batalantaj flanke de Ukrainio deklaris, ke Ramzan Kadirov estas perfidulo de la ĉeĉena nacio
- Mondreago: Laŭ brita spionagentejo Rusio dum la lastaj 5 tagoj intensigis atakojn en Donbaso; regopovoj de Florido organizas por ukrainoj kampanjon pri reaĉetado de armiloj de la civitanoj el Miamo (pistolo, revolvero, kartoĉa fusilo aŭ fusilo); en Rusio estis ekbruligita aŭto de la ĉefo de armea cenzuro; Francio kaj Germanio kontraŭas enkondukon de la tuta malpermeso eldoni vizojn de EU al civitanoj de Rusio; pli ol 40 % de ukrainaj rifuĝintoj trovis laboron en Britio; Rusio konfirmis morton de 5-a maristo el krozŝipo Moskva; intervjuita de itala gazeto Kaja Kallas diris, ke Estonio de pluraj jaroj avertis pri spiona agado de rusoj en Eŭropo, kaj ke rusaj turistoj ne povas "libere vagi tra Eŭropo, dum kiam Moskvo mortigas kaj torturas ukrainojn"
Naskiĝoj
redakti- 1407: Aŝikaga Joŝikazu, japana ŝoguno (m. 1425)
- 1471: Georgo la Barbulo, duko saksia kaj malamiko de Reformacio (m. 1539)
- 1586: Joseph Clauder, germana komponisto kaj teologo (m. 1653)
- 1698: Baal Ŝem Tov, juda rabeno, kreinto de pola ĥasidismo (m. 1760)
- 1730: Johann Georg Hamann, germana filozofo, teologo, pietisto, muzikisto (m. 1788)
- 1770: Georg Wilhelm Friedrich Hegel, germana filozofo, prilaborinto de propra jurfilozofio, kreinto de la moderna idealisma sistemo (m. 1831)
- 1776: Barthold Georg Niebuhr, dana-germana historiisto, financa spertulo, politikisto kaj diplomato (m. 1831)
- 1802: Alessandro Poerio, itala verkisto, poeto-soldato, liberecbatalanto (m. 1848)
- 1812: Bertalan Szemere, ĉefministro de Hungario, membro de Hungara Scienca Akademio (m. 1869)
- 1813: Giovanni Luppis, kroata maristo-oficiro, projektinta torpedojn (m. 1875)
- 1825: Václav Zelený, ĉeĥa literatura historiisto kaj ĵurnalisto (m. 1875)
- 1845: Ödön Lechner, hungara arkitekto (m. 1914)
- 1856: Ivan Franko, ukraina verkisto, poeto, slavistikisto, tradukisto, etnografo kaj politika aganto (m. 1916)
- 1858: Giuseppe Peano, itala matematikisto kaj logikisto, kreinto de la planlingvo Latino sen fleksio, prezidanto de Akademio por Interlingua (m. 1932)
- 1864: Imre Császár, hungara aktoro, akademia instruisto (m. 1933)
- 1867: Alexander Parvus, aktivulo de rusa kaj germana socialisma movado (m. 1924)
- 1867: Umberto Giordano, itala operkomponisto (m. 1948)
- 1871: Theodore Dreiser, usona verkisto (m. 1945)
- 1875: Ferdinand Exl, aŭstra aktoro kaj teatrestro (m. 1942)
- 1878: Pjotr Vrangel, rusa barono kaj generalo, unu el la gvidantoj de la Blanka movado (m. 1928)
- 1881: Jenő Záray, rumania hungara rakontisto, publicisto (m. 1948)
- 1881: Hermann Kraußer, germana sindikatano kaj politikisto (m. 1928)
- 1883: László Verebélÿ, hungara inĝeniero, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio (m. 1959)
- 1884: Vincent Auriol, prezidento de Francio (m. 1966)
- 1890: Man Ray, usona artisto, fotisto kaj reĝisoro (m. 1976)
- 1894: Márton Hosszú, hungara pentristo kaj portretisto de papo (m. 1953)
- 1894: Kazimierz Wierzyński, pola poeto (m. 1969)
- 1895: Edmund Słuszkiewicz, pola leŭtenanto, antikvaĵisto, prozisto, poeto, tradukisto (m. 1980)
- 1906: Edmund Wojtyła, pola kuracisto, frato de la papo Johano Paŭlo la 2-a (m. 1932)
- 1908: Lyndon B. Johnson, prezidento de Usono (m. 1973)
- 1909: Lester Young, usona tenorsaksofonisto kaj klarnetisto (m. 1959)
- 1924: Jean Thierry, franca esperantisto, membro de la esperanta kabaredo Tri koboldoj, ĝenerala sekretario de la Akademio de Esperanto, redaktoro de "Franca Esperantisto", prezidanto de Franca Esperanto-Instituto, subtenanto de Kastelo Gresillon, aŭtoro de la lernolibro "L'espéranto sans peine", kunlaboranto de Esperanto en Perspektivo, regula kontribuanto al "La Gazeto" kaj aliaj Esperanto-periodaĵoj (m. 1995)
- 1924: Endre Göntz, rumania hungara geologo-geografo (m. 2022)
- 1927: János Zerkula, rumania hungara muzikestro de popolmuziko (m. 2008)
- 1928: Péter Boross, hungara juristo, ĉefministro de Hungario kaj konsilisto de Viktor Orbán
- 1930: Erzsébet Galgóczi, hungara verkistino kaj dramistino (m. 1989)
- 1931: Sri Chinmoy, bengala filozofo, verkisto, pentristo, muzikisto kaj guruo, instruisto de jogo kaj meditado, vegetarano (m. 2007)
- 1936: Lien Chan, tajvana politikisto, ĉefministro de Tajvano, prezidanto de Kuomintango
- 1937: Gabriella Vöő, hungara folkloristino kaj etnografino (m. 2006)
- 1941: Cesária Évora, kantistino el Kabo-Verdo (m. 2011)
- 1945: Marianne Sägebrecht, germana aktorino
- 1958: Tom Lanoye, flandra verkisto
- 1964: Krisztina Bocsák, hungara pentristino
- 1976: Audrey C. Delsanti, franca astronomino kaj astrobiologo
- 1983: Ĝamala, ukrainia kantistino, gajnintino de Eŭrovido-Kantokonkurso 2016
- 1986: Sebastian Kurz, aŭstra politikisto, federacia kanceliero
- 1990: Soluna Samay, dana kantistino, poliglotino
- 1992: Kim Petras, germana transsekseca kantist(in)o
Mortoj
redakti- 387: Sankta Monika, patrino de Sankta Aŭgusteno de Hipono (n. ĉirkaŭ 332)
- 827: Eŭgeno la 2-a, papo, adepto de ikonoklasmo
- 1312: Arturo la 2-a, duko de Bretonio, filo de Johano la 2-a (n. 1261)
- 1521: Josquin Des Prez, flandra-nederlanda komponisto de renesanco el Franc-flandra skolo (n. ĉirkaŭ 1450)
- 1574: Bartolomeo Eŭstako, itala kuracisto, kunfondinto de moderna anatomio (n. 1503)
- 1576: Ticiano, venecia artisto de renesanco konata de oranĝkoloraj bildoj, disĉiplo de Giovanni Bellini kaj Giorgione (n. ĉirkaŭ 1485)
- 1590: Siksto la 5-a, papo, reformisto de Roma kurio kaj Kardinala Kolegio (n. 1521)
- 1611: Tomás Luis de Victoria, hispana komponisto de sakra polifonio (n. 1548)
- 1626: Justin Bertuch, germana pedagogo kaj lernejestro, kies praido estis Friedrich Justin Bertuch (n. 1564)
- 1635: Lope de Vega, hispana poeto kaj dramisto de la hispana ora epoko, aŭtoro de teatraĵo Peribáñez kaj la Komandoro de Okanjo (n. 1562)
- 1664: Francisco de Zurbarán, hispana pentristo de la hispana ora epoko (n. 1598)
- 1680: Joan Cererols, kataluna komponisto de baroko, benediktano (n. 1618)
- 1746: Johann Caspar Ferdinand Fischer, germana komponisto kaj muzikisto (n. 1656)
- 1758: Bárbara de Braganza, portugala princino, reĝino de Hispanio (n. 1711)
- 1828: Eise Eisinga, nederlanda amatora astronomo konstruinta planetarion (n. 1744)
- 1838: István Nyiry, hungara sciencisto, matematikisto, filozofo, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1776)
- 1864: Lajos Kuthy, hungara verkisto, membro de la Societo Kisfaludy (n. 1813)
- 1894: Heinrich Keil, germana klasika filologo kaj pedagogo (n. 1822)
- 1906: Zoltán Thury, hungara ĵurnalisto kaj verkisto, redaktoro de "La Tago" (n. 1870)
- 1910: Władysław Dybowski, pola biologo (n. 1838)
- 1914: Eugen Böhm von Bawerk, aŭstra ekonomikisto kaj politikisto (n. 1851)
- 1924: Robert Müller, aŭstra verkisto kaj eldonisto, sinmortiginto (n. 1887)
- 1925: Efraim Skljanskij, soveta politikisto, membro de Amtorg Trading Corporation (n. 1892)
- 1935: Otto Schott, germana vitra kemiisto, teknikisto kaj entreprenisto (n. 1851)
- 1937: Lionel Walter Rothschild, brita financisto, zoologo, adepto de cionismo, aŭtoro de la Balfour-deklaro (n. 1868)
- 1948: Rodion Markovits, rumania hungara ĵurnalisto, verkisto (n. 1884)
- 1950: Cesare Pavese, itala verkisto kaj tradukisto (n. 1908)
- 1958: Ernest Orlando Lawrence, usona Nobelpremiita fizikisto, inventinto de ciklotrono (n. 1901)
- 1963: W.E.B. DuBois, usona civilrajta pioniro (n. 1868)
- 1964: Gracie Allen, usona aktoro kaj komediisto (n. 1895)
- 1965: Le Corbusier, franca arkitekto kaj artisto, pioniro de modernismo (n. 1887)
- 1967: Brian Epstein, manaĝero de the Beatles (n. 1934)
- 1969: J. B. de Mello e Souza, brazila profesoro de portugala lingvo, pioniro de Esperanto, sekretario de Brazila Esperanto-Ligo, redaktoro de "Brazila Esperantisto", prezidanto de Brazila Klubo Esperanto, partopreninto de UK 1910 kaj UK 1952, fakdelegito pri skoltismo, tradukanto de brazilaj poeziaĵoj en Esperanto (n. 1888)
- 1969: Erika Mann, germana verkistino, ĵurnalistino kaj aktorino (n. 1905)
- 1973: Margit Zánszky, rumania hungara redaktorino (n. 1905)
- 1974: Otto Strasser, germana politikisto kaj publicisto (n. 1897)
- 1975: Haile Selassie, lasta imperiestro de Etiopio, adorata de rastafarianoj, murdita (n. 1892)
- 1976: Wanda Szmielew, pola matematika logikistino, profesorino de Varsovia Universitato (n. 1918)
- 1982: Anandamaji Ma, barata adeptino de Bhakti Jogo el varno de bramanoj, guruo de Gopinath Kaviraj (m. 1896)
- 1986: Joyce Mansour, egipta-franca poetino, reprezentantino de superrealismo (n. 1928)
- 1990: Stevie Ray Vaughan, usona elektragitaristo kaj kantisto kontribuinta al revivigo de bluso (n. 1954)
- 1999: Hélder Câmara, brazila ĉefepiskopo de Olinda kaj Recife, teologo pri liberigo (n. 1901)
- 2010: József Utassy, hungara poeto, tradukisto, edukisto (n. 1941)
Specialaj tagoj kaj festoj
redakti- Romio: festo de Volturnus, omaĝata i.a. de etruskoj en Kampanio
- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Sankta Monika
- Cezario el Arles, franca ĉefepiskopo, teologo, sanktulo
- Nacia tago en Moldavio, tago de la sendependiĝo (1991)
La 27-a de aŭgusto estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Lundo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Mardo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Merkredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Vendredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Sabato en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095.