Markizino de Santos

Domitila de Castro Canto e Melo, Markizino de Santos (1797-1867) estis Brazila nobelino kaj longtempa amantino kaj favoritino de la Imperiestro D. Petro la 1-a, kiu donis al ŝi la nobelan titolon je markizino en la 12-a de oktobro 1826.

Markizino de Santos
Brazila nobelino kaj longtempa amatino de la Imperiestro D. Petro la 1-a
Brazila nobelino kaj longtempa amatino de la Imperiestro D. Petro la 1-a
Persona informo
Naskonomo Dometila de Castro Canto e Mello
Naskiĝo 27-an de decembro 1797 (1797-12-27)
en San-Paŭlo
Morto 3-an de novembro 1867 (1867-11-03) (69-jaraĝa)
en San-Paŭlo
Tombo Consolação Cemetery vd
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Familio
Patro João de Castro Canto e Mello vd
Patrino Escolástica Bonifacio de Oliveira Toledo Ribas vd
Gefratoj Maria Benedita de Castro Canto e Melo vd
Edz(in)o Felicio Pinto Coelho de Mendonça • Rafael Tobias de Aguiar vd
Amkunulo Petro la 1-a de Brazilo vd
Infanoj Isabel Maria de Alcântara, Duchess of Goiás • Maria Isabel de Alcântara, Countess of Iguaçu • Pedro de Alcántara Brasileiro • Maria Isabel de Alcântara Brasileira vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Familio redakti

Ŝi estis filino de João de Castro Canto e Melo (1740-1826)[1], unua vicgrafo de Kastro kaj Eskolastika Bonifacja de Olivejra Toledo Ribas, kaj apartenis al tradicia familio el San-Paŭlo. Ŝi estis nepino de la kolonelo Karlo Jozefo Ribas kaj pranepino de Simão de Toledo Piza (1612-1668), patriarko de renoma familio el San-Paŭlo. Ŝi estis fratino de João de Castro Canto e Melo, 2-a Vicgrafo de Kastro (1778-1853); José de Castro Canto e Melo (n. 1787); Maria Benedita de Castro Canto e Melo, Baronino de Sorokaba (1792-1857) kaj Anna Cândida de Castro Canto e Melo.

Unua edziniĝo redakti

En la 13-a de januaro 1813, Domitila, estante 15-jara, edziniĝis al duaeskadra oficiro el la Trupo de Drakoj en la urbo Vila Rika, nuna Oŭro Preto, la militisto Felicio Pinto Coelho de Mendonça (1789-1833), menciita de diversaj historiistoj kiel perfortema homo, kiu perfortigis kaj batis ŝin, kaj el kiu li divorcis en la 21-a de majo 1824. El tiu edziniĝo naskis al ŝi tri infanojn, nome, Franciska, Felico kaj Johano (kiu mortis kun apenaŭ kelkaj monatoj, ĉar dum ŝia gravedeco, Domitila estis batita kaj tranĉilfrapita de la edzo, en 1819.

En la mateno de la 6-a de marto 1819, ŝi estis dufoje tranĉilfrapita de la edzo, sur la femuro kaj en la stomako. Ŝi petis la apartigon, tamen ŝi nur sukcesis ĝin post kvin jaroj, kiam ŝi jam estis amanto de la imperiestro. Ŝiaj misfamigantoj ŝin akuzis pli malfrue ke ŝi estis batata ĉar ŝi lin perfidis.

Amafero kun Petro la 1-a redakti

En 1822, Domitila konatiĝis kun Dom Petro de Alcântara, iom antaŭ la proklamado de la Sendependeco de Brazilo, en la 29-a de aŭgusto 1822. La princo-reganto revenis el vizito al Santos, kiam li ricevis, apud la rando de la rivereto Ipiranga, en San-Paŭlo, tri korespondaĵojn[2] (du el la Imperiestrino Maria Leopoldina de Aŭstrio (1797-1826) kaj alia de José Bonifácio de Andrada e Silva (1763-1838) informante lin pri la decidoj de la portugala kortego, en kiu Petro ne plu estis Reganto de Brazilo, kaj de tiam li nur devas ricevi kaj obei la ordonojn venintajn el Lisbono. Ĉagrenita pro tiu "entrudo rilate al siaj faroj kiel guberniestro", kaj influita de asistantoj, ĉefe José Bonifácio, kiuj defendis la rompon kun la portugalaj kortegoj, li decidis pri la apartigo el la Reĝlando de Portugalio kaj Algarves.

Domitila ne estis la sola amanto de Petro la 1-a, tamen, ŝi estis la plej grava, kaj la virino, kiu pli da tempo rilatis kun li. Eĉ antaŭ sia edziĝo al D. Leopoldina, la princo kompromisiĝis kun iu franca dancistino, kies nomo estis Noemi Thierry[3], kun kiu li havis du filojn, ambaŭ mortis antaŭ ilia unua jaro. Dum sia rilato kun Domitla, li havis aliajn paralelajn aferojn, ekzemple kun la edzino de la franca naturalisto Aimé Bonpland (1773-1858), Adèle Bonpland kaj alia franca modistino, Clemence Saisset[4], esposa de Pedro Saisset, komercisto en la Strato do Ouvidor (Rio-de-Ĵanejro). La fratino mem de Domitila, kies nomo estas Maria Benedita de Castro Canto e Melo, Baronino de Sorokaba (1792-1857), havis filon kun la imperiestro, kiu estonte fariĝis diplomato Rodrigo Delfim Pereira (1823-1891).

En 1823, la imperiestro instaliĝis en la Strato Barono de Ubao, nuna Kvartalo Estácio, kiu estis la unua rezidejo de Domitila en Rio-de-Ĵanejro. Pli malfrue, en 1826, ŝi ricevis donace la "flavan domon", kiel estis konata tiu rezidejo, en la numero 293 de la nuna avenuo D. Petro la 2-a, apud la Quinta da BoaVista, en kvartalo São Cristóvão - kie hodiaŭ funkciasla Muzeo de la Unua Reĝado[5]. Ŝi aĉetis la domon de Dro. Teodoro Ferreira de Aguiar (1769-1827)[6] kaj ordonis kontrakti reformon laŭ novklasika stilo ĉe la arkitekto Pedro José Pézerat (1801-1872). La internaj murpentraĵoj estas laboraĵoj de Francisco Pedro do Amaral (1790-1831), la internaj kaj eksteraj basreliefoj far Marc Ferrez (1843-1923) kaj Zephérine Ferrez. Pli malfrue, la domo estis aĉetita de la Barono de Maŭá, kaj, ĉirkaŭ de 1900, de la kuracisto Abel Parente[7], ĉefrolanto de unu el la plej grandaj skandaloj en Rio-de-Ĵanejro, en 1910. Ĝi fariĝis Muzeo de la Unua Reĝado, de la fino 1980 ĝis 2011, kiam ĝi estis malaktivigita kaj komencis la unuaj restarigaj laboroj kaj adaptigo de la spaco por fariĝi la Muzeo de la Modo. Domitila translokiĝis tien en 1826 kaj tie vivis ĝis 1829.

Iom post iom Domitila estis altigita de sia amanto. En la 4-a de aprilo 1824 ŝi estas nomumita ĉambristino de la imperiestrino D. Leopoldina, kaj en la 12-a de oktobro 1825 ŝi fariĝis vicgrafino kaj en la 12-a de oktobro de la sekvanta jaro ŝi estas altigita kiel unua markizino de Santos. Malgraŭ ke Domitila ne naskiĝis en tiu urbo, D. Petro la 1-a, kiel pruvo pri atako al la Frataro Andrada, naskiĝinta en Santos, donis al titolon al sia amantino. Kiam li eksciis pri la fakto en sia ekzilo en Francio, José Bonifacio skribis al la Konsilisto Drummond[8], sia amiko: "Kiu eble sonĝus ke la fiulino Domitila estus vicgrafino en la patrio de la familio Andrada! Kia stulta insulto!" La familio de Domitila ankaŭ ricevis diversajn imperiajn favorojn: La gepatroj fariĝis Vicgrafoj de Kastro, ŝia frato Francisko de Castro Kanto kaj Melo elektiĝis kamparasistanto far la Imperiestro kaj la ceteraj ricevis nobelajn titolojn. La bofrato de Domitila, Boaventura Delfim Pereira (1788-1789), edzo de Maria Benedita de Castro Canto e Melo (1792-1857) estis nomumita Barono de Sorokaba.

Dom Petro kaj Domitila rompis rilatojn en 1829, ĉar, laŭ la tiamaj komentoj, neniam pruvitaj, ŝi provis mortigi la fratinon mem Maria Benedita, la Baronino de Sorokaba, kiam ŝi malkovris ke la fratino rilatis kun la imperiestro, havante kiel filon Rodrigo Delfim Pereira (1823-1891). Tamen, la plej granda kialo por la apartigo estis la dua nupto de D. Petro la 1-a al Amelia de Leuchtenberg (1812-1873) ankaŭ konata kiel Amelia de Beauharnais. De 1827, la imperiestro estis serĉe de fianĉino kun nobela sango, kaj lia rilato kun Domitila plue de la suferoj kaŭzitaj de D. Petro al D. Leopoldina , estis vidataj kun hororo laŭ la eŭropaj kortegoj, kaj pluraj princinoj rifuzis edziniĝi al Petro. Unu el la klaŭzoj en la nupta kontrakto inter Amelia kaj Petro starigis ke la imperiestro por ĉiam devis foriĝi for de Domitila, krom forpeli ŝin el la kortego.

Ilia interrilato kaj la politiko redakti

Laŭ la brazilaj libroj pri historio "Petro la 1-a freneze enamiĝis de ŝiaj ĉarmaĵoj, ĉar la markizino estis belega brazilanino portugaldevena kun abundaj mamoj kaj sataj koksoj, kaj estis karese nomata de la brazila imperiestro "Titila, la belulino ...". La arda amo de la geedza paro, priskribita en diversaj verkoj portugale kaj eksterlande, ŝanceligis la prestiĝon de D. Pedro la 1-a, en la kortego, kaj la interveno de Domitila malhelpis lian regadon. La historio de la Unua Brazila Reĝado elmontras ke, dank'al al siaj impulsiĝemaj gestoj, Petro la 1-a demisiis kaj persekutis plurajn ministrojn, prenis kuraĝajn decidojn kaj plenumis erarojn malfacile pardoneblajn.

En junio 1829, kiam la geedziĝo de la imperiestro kun Amelia de Beauharnais (1812-1873), Princino de Leuchtenberg jam estis certigita, la ambasadoro de Aŭstrio en Rio-de-Ĵanejro, Filipe Leopoldo Wenzel, Barono de Mareschall (1784-1851), skribis al Vieno: "La Imperiestro D. Petro la 1-a ĵus venis al la konkludo ke la ĉeesto de la Sinjorino el Santos ĉiam estus maloportuna kaj iu simpla rezideja ŝanĝo kontentigus neniun. Li insiste petis la vendadon de ŝiaj propraĵoj, kio, laŭ mia scio, jam estis plenumita, krom ŝia foriro al San-Paŭlo en la daŭro de ok aŭ dek tagojn." La imperiestro nepre aĉetis la konstruaĵojn en la kvartalo São Cristóvão je 240 "contos de réis" kaj redonis al Domitila "en biletoj pageblaj en San-Paŭlo" 14 "contos de réis", du "contos de réis" je la kajuto per kiu li estis al ŝi donacita, krom ĉiumonata pago je 1 "conto de réis" metita je ŝia dispono. Parolante pri la palaceto, la Barono de Mareschal diras: "Ĝi estos utila al la juna Reĝino kaj ties kortego." Temis pri D. Maria da Glória (1819-1853), estonta reĝino D. Maria la 2-a el Portugalio. Tial, ĝi estis konata nur kiel la Palaceto de la Reĝino, ĉar D. Maria da Glória efektive tie instaliĝis, kvankam dum mallonga periodo.

Dua edziniĝo redakti

La markizino konatiĝis kun la brigadestro Rafael Tobias de Aguiar (1795-1857), kun kiu ŝi kuniĝis en 1833, kaj edziniĝis en dua nuptoj en la 14-a de junio 1842. El tiu kunigo naskis ses infanojn: Rafael Tobias de Aguiar e Castro, João Tobias de Aguiar e Castro, Antônio Francisco de Aguiar e Castro, Brasílico de Aguiar e Castro, Gertrudes de Aguiar e Castro kaj Heitor de Aguiar e Castro, ĉi-du lastaj mortis ankoraŭ infane.

Maljunaĝo redakti

Dum sia maljuneco, la Markizino de Santos fariĝis virino pia kaj karitatema, penante alhelpi la senhavantojn, protektante la mizerulojn kaj malsatantojn, alzorgante la malsanulojn kaj studentojn de la Fakultato pri Juro[9] de la Placo de Sankta Francisko[10], en la urbocentro de San-Paŭlo.

La domo de la Markizino fariĝis la centro de la societo el San-Paŭlo, animita per maskobaloj kaj beletraj vesperfestoj.

La Markizino de Santos (urbo kie ŝi neniam loĝis), mortis pro enterokojlito en sia palaceto, nuna sidejo de la Muzeo el la Urbo San-Paŭlo, ĉe la Strato do Karmo, nuna Roberto Simonsen, apud la Korto de la Kolegio, en la 3-a de novembro 1867, kaj estis sepultita en la Tombejo de Konsolação[11]. La originala kapelo estis konstruita per mondonado farita de Domitila je 2 "contos de réis"[12].

Malgraŭ onidiraĵoj ke la tereno de la tombejo estis donita de la Markizino de Santos, ĉi fakto estas malĝusta. Laŭ la sama fonto, la tombejo estis konstruita, parte en grundo de publika regado, kaj parte per terenoj akiritaj de Marciano Pires de Oliveira je 200 mil rejsoj, kiu donacis alian parton. Post ties inaŭguro, la areo estis pligrandigita per terenoj elpropriigitaj far la Konsilisto Ramalho kaj Joaquim Floriano Wanderley.

Ŝia tombo en la Tombejo de Konsolação estis reformita en la komenco de la jardeko 1980 far la akordionisto Mario Zan (1920-2006)[13], unu el la plej fidelaj al Domitila, kiu longatempe prizorgis ŝian tombon kaj estis sepultita antaŭ la tombo de la markizino.

La tombo de la Markizino ofte estas vizitata kaj ĉiam akceptas freŝajn florojn de homoj kiuj rigardas ŝin kiel populara sanktulino. Inter la multaj legendoj ekzistantaj, onis diras ke ŝi protektas la malĉastistinoj de la urbo, kaj pro tio ke ŝi faris bonas edziniĝon kaj sukcesis restrukturi sian vivon post la rilato kun Petro la 1-a, ŝi fariĝis inspiro por la junulinoj edziniĝontaj kaj serĉas bonan edzon. Sur ŝia memorŝtono ekzistas metallado dankante pro graco ricevita.

Belaj prezentaĵoj de Youtube redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti


Referencoj redakti

  1. Familio Miguel Duarte.
  2. Leopoldina - Uma vida pela Independência[rompita ligilo], Roselis von Sass
  3. Revista de História Arkivigite je 2016-08-06 per la retarkivo Wayback Machine.
  4. História do Brasil: uma interpretação[rompita ligilo], Adriana Lopez,Carlos Guilherme Mota
  5. RiodeJaneiroaqui.com
  6. Vidas lusófonas Arkivigite je 2007-07-18 per la retarkivo Wayback Machine.
  7. Medicina, leis e moral: pensamento médico e comportamento no Brasil (1870-1930), José Leopoldo Ferreira Antunes.
  8. Domitila: A verdadeira história da marquesa de Santos[rompita ligilo], Paulo Rezzutti.
  9. Fakultato pri Juro de la Universitato de San-Paŭlo Arkivigite je 2014-12-16 per la retarkivo Wayback Machine.
  10. Placo de Sankta Francisko, en urbo San-Paŭlo.
  11. Tombejo de Konsolação.
  12. CAMARGO, Luís Soares e MARTINS, José de Souza. História e arte no cemitério da Consolação. São Paulo: Secretaria de Cultura da Prefeitura de São Paulo, s.d. pp.1 e 3.
  13. Mario Zan estis akordionludisto italo-brazila, fama dank'al siaj tipaj kanzonoj dum la junaj festoj en la centro-sudo de Brazilo.