Jerzy Gottfried (naskiĝis la 29-an de decembro 1922 en Lvivo- 2017) estas pola arkitekto, urboplanisto, reprezentanto de moderna stilo en arkitekturo. Dum jaroj 1953-1955, 1955-1957, 1965-1967 li estis prezidanto de la Asocio de Polaj Arkitekoj, filio en Katowice. Li estas konsiderata kiel unu el la plej eminentaj arkitektoj de modernstila arkitekturo.

Jerzy Gottfried
Persona informo
Naskiĝo 29-an de decembro 1922 (1922-12-29)
en Lvivo, Lwów Voivodeship,  Dua Pola Respubliko
Morto 24-an de oktobro 2017 (2017-10-24) (94-jaraĝa)
en Katowice
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater AGH Universitato de Scienco kaj Teknologio
Okupo
Okupo arkitekto
Verkoj Teatr Ziemi Rybnickiej
vdr

Vivo redakti

Jerzy Gottfried naskiĝis en Lvivo, de 1928 jaro li loĝis en Rybnik, poste, inter 1934-a kaj 1939-a en Świętochłowice, Mikołów kaj Chorzów, de 1940 jaro en Varsovio. Li apartenis al skolta organizo. Dum la dua mondmilito li konspire agadis, interalie li organizadis memlernadon de gejunuloj. De 1942 jaro li estis soldato de Pola Enlanda Armeo, en regimento "Baszta" ("Defendoturo"). Li batalis dum ribelo de Varsovio, tiam dum batalo en urba kvartalo Mokotów li estis vundita. Tuj post li trafis al la milita kampo en Pruszków.

Dum jaroj 1940-1943 li estis lernanto de Urba Lernejo pri Konstruarto en Varsovio. Dum la dua mondmilito, pere de sekreta lernado, li finis la unuan jaron de Varsovia Politekniko (Arkitektura Fakultato) kaj la unuan jaron de medicina fakultato de Universitato en Poznań. Post la dua mondmilito, inter 1945 kaj 1949 jaroj, li daŭrigis sian studadon en arkitektura fakultato de AGH Universitato de Scienco kaj Teknologio en Krakovo. Dum jaroj 1949-1990 li estis ĉefprojektisto kaj gvidanto de projekta teamo en projekta oficejo "Miastoprojekt" en Katowice kaj ĉefa projektanto en ateliero pri arto kaj arkitekturo en Katowice. De 1949 ĝis 1958 li laboris kun arkitektoj Aleksander Franta kaj Henryk Buszko. La plej famaj projektoj de Jerzy Gottfried estis realigitaj en la 60-aj jaroj de XX jc. Al ili apartenas grandaj haloj kun pendigitaj kunpremaj tegmentoj. Tiu konstrumaniero permesis akiri vastspacajn, moderne aspektantaj halojn.

Elektitaj verkoj redakti

 
Teatro en Rybnik
 
Ekspozicia halo nomata "Ĉapelo".

En jaroj 1949-1958 kune kun arkitektoj Henryk Buszko kaj Aleksander Franta (projekta teamo „La verdaj ĉevaloj”):

  • Domo de la regiona sindikato en Katowice (la projekto gajnis la duan premion en arkitektura konkurso en 1950), 1950-1955
  • Kulturdomo en Ozimek, 1950-1951
  • Lernejo pri Minejindustrio en Katowice, 1951
  • Lernejo ĉe fandejo „Baildon”, 1951
  • Kulturdomo de fandejo „Zgoda”en Świętochłowice, 1954
  • Teatro en Rybnik, 1955-1964
  • Feriadomo „Transportowiec” en Bielsko-Biała, 1955-1962
  • Glitkuradejo „Torkat” en Katowice, 1956-1957

Memstare en jaroj 1958-2000:

  • Ekspozicia areo en Katowice (plano, konstruaĵoj, ekspoziciejoj), 1961-1967
  • Ĉielskrapanto DOKP en Katowice, 1965-1974
  • „Flora Halo en la Silezia Parko en Chorzów, 1969 – la projekto akiris la trian premion en konkurso de Ministerrio pri Konstruado kaj Konstrumaterialoj
  • Sporta halo en Sosnowiec, 1967
  • Konstruaĵo por Elektra Fakultato de Politekniko en Częstochowa, 1967-1970
  • Sporta halo en Opole, 1967 – la projekto gajnis la duan premion en konkurso de Ministerio pri Konstruado kaj Konstrumaterialoj
  • Sporta halo en w Jastrzębie Zdrój, 1970
  • Ekspozicia halo, tiel nomata "Ĉapelo" en Silezia Parko en Chorzów, 1985-1988