Jesús Torbado

hispana verkisto

Jesús TORBADO Carro (Leono, 4a de januaro 1943 - Madrido, 22a de aŭgusto 2018) estis hispana verkisto kaj ĵurnalisto.

Jesús Torbado
Persona informo
Naskiĝo 4-an de januaro 1943 (1943-01-04)
en Leono
Morto 22-an de aŭgusto 2018 (2018-08-22) (75-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
ĵurnalisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio

redakti

Li infanaĝis en rura areo, kie lia patro estis instruisto. Poste li studis kun monaĥoj, sed li foriris al Madrido, kie li ekstudis ĵurnalismon. Li veturis al Parizo serĉe de alia vivmaniero, kaj tie li kontaktis kun pli ribelema junularo survoja al nova socia movado. Tie li ekverkis Las corrupciones, kiujn li prezentis al la premio Alfaguara en ties unua okazo en 1965 kaj li sukcesis ricevi ĝin estante nur 22-jaraĝa. Ekde tiam li dediĉas sin al fekunda kariero de romanoj kaj noveloj, vojaĝlibroj, raportaĵoj, kronikoj, artikoloj, krom scenaroj por kino kaj televido.

Ekde lia restado en Parizo, li konstante veturados kaj tion li transigis al romanoj kaj al sia ĵurnalisma laboro. En la unuaj jaroj, tiuj vojaĵoj rilatis al movadoj kiel: provo, beatniks, mods, hipioj ktp. En la somero de 1967 li veturis dum du monatoj per petveturado tra tuta Eŭropo, kio rezultis en serio de gazetaj kronikoj pri ribelema junularo, kaj sekve en libro de vojaĝoj, La Europa de los jóvenes, kaj en eseo Jóvenes a la intemperie. Li ankaŭ poblikigis serion de artikoloj pri la hippioj de Formentera, koincide kun la elpeloj for de la lando kiuj estis okazintaj en Ibiza, afero kiu inspiris poste la romanon Moira estuvo aquí.

Lia laboro kiel romanisto estis ĉiam alterna kun tiu de ĵurnalisto. En literaturo li ricevis gravajn rekonojn. Krom la Premion Alfaguara pro sia romano Las corrupciones en 1965, en 1976 li ankaŭ ricevis la Premion Planeta pro En el día de hoy, nome ukronio pri la Hispana Enlanda Milito, kiu supozigas, ke la militon venkis la respublikanoj anstataŭ la frankistoj, kiuj reale venkis. En 1993 li ricevis la Premion Ateneo de Sevilo pro El peregrino.

Grava laboro estis serio de intervjuoj-raportaĵoj pri la hejmkaŝitoj post la enlanda milito, kio poste rezultis en publikaĵo de Manuel Leguineche laŭ la titolo Los topos en 1977, certe unu el la unuaj okazoj de la rekuperado de la hispana historia memoro en la voĉo de la protagonistoj, kio fakte populariĝos ĉefe jam dum la 21-a jarcento.

Verkoj laŭ kronologia ordo de unua eldono

redakti

Romanoj

redakti
  • 1966: Las corrupciones, Madrid, Alfaguara. Premio Alfaguara 1965.
  • 1966: Profesor particular, Madrid, Alfaguara.
  • 1968: La construcción del odio, Madrid, Alfaguara.
  • 1968: Historias de amor, Barcelona, Nauta.
  • 1971: Moira estuvo aquí, Barcelona, Plaza & Janés.
  • 1976: Sobresalto español, Madrid, AQ. (cenzurita kaj reeldonita jarojn poste kiel El fin de los días).
  • 1976: En el día de hoy, Barcelona, Planeta. Premio Planeta 1976.
  • 1982: La Ballena, Barcelona, Planeta.
  • 1986: El fin de los días, Barcelona, Plaza & Janés.
  • 1988: Ensayo de banda, Barcelona, Don Balón.
  • 1990: Yo, Pablo de Tarso, Barcelona, Planeta.  
  • 1993: El peregrino, Barcelona, Planeta. Premio Ateneo de Sevilla 1993.
  • 1998: El imperio de arena, Barcelona, Plaza & Janés.

Noveloj

redakti
  • 1967: El general y otras hipótesis, Madrid, AZ.
  • 1991: El inspector de vírgenes y otras pérdidas, Madrid, Grupo Libro.
  • 1994: Héroes apócrifos. Relatos de la historia de España, Barcelona, Planeta.

Vojaĝrakontoj

redakti
  • 1968: Tierra mal bautizada, Barcelona, Seix Barral.
  • 1969: La Europa de los jóvenes, Barcelona, Nova Terra.
  • 1988: Camino de plata, Madrid, RENFE.

Ĵurnalismo kaj simile

redakti
  • 1971: Jóvenes a la intemperie, Barcelona, Plaza & Janés.
  • 1973: Enciclopedia de la música pop, 1900-1973, Madrid, Akal.
  • 1977: kun Manu Leguineche Los Topos, Barcelona, Argos Vergara.
  • 1994: Pueblos de España, Madrid, Tribuna de Actualidad.
  • 1995: Ciudades de España, Madrid, Tribuna de Actualidad.
  • 1996: Ciudades de Castilla y León, Valladolid, Ámbito.
  • 1996: con VV.AA., Paisajes de España, Madrid, Tribuna de Actualidad.
  • 1998: Viajeros intrépidos, Barcelona, Planeta. Antologio de rakontoj de vojaĝistoj de ĉiuj tempoj.
  • 2000: ¡Milagro, milagro!, Barcelona, Plaza & Janés.

Bibliografio

redakti
  • Arias Fernández, M. A. “La construcción del odio, de Jesús Torbado”, en VV.AA., Literatura contemporánea en Castilla y León, Valladolid, Junta de Castilla y León, 1986, págs. 421-433.
  • Castro Díez, Asunción, La narrativa de Jesús Torbado, León, Diputación Provincial, 1990.
  • Castro Díez, Asunción,  “Espacio y memoria en Tierra mal bautizada, de Jesús Torbado”, en María Pilar Celma Valero kaj Carmen Morán Rodríguez (eld.), Geografías fabuladas. Trece miradas al espacio en la última narrativa de Castilla y León, Madrid, Iberoamericana Vervuert, 2010, pp. 95-105. [1]
  • Castro Díez, Asunción, “Las novelas y libros de viaje de Jesús Torbado: una mirada inconformista”, en Natalia Álvarez Méndez (eld.), Relato de viajes y novela (Literatura actual en Castilla y León, 1), Burgos, Instituto Castellano y Leonés de la Lengua, 2020, pp. 19-37. [2]
  • Garola Recasens, A., El mundo épico y mítico en la narrativa de Jesús Torbado, cifereca e-libro.net, 2002.

Eksteraj ligiloj

redakti