Jiří Rada

ĉeĥa esperantisto

Jiří RADA (naskiĝis 19.05.1943 – trovita morta en sia loĝejo 1.2.2021 en Most) estis ĉeĥa esperantisto, pioniro de nefumismo en Esperantujo.

Jiří Rada
Persona informo
Naskiĝo 19-an de majo 1943 (1943-05-19)
en Kladno
Morto 1-an de februaro 2021 (2021-02-01) (77-jaraĝa)
en Most
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco ĈeĥioĈeĥoslovakio
Okupo
Okupo esperantisto • ministo
vdr

Li kiel ministo pulme malsaniĝis pro malbona mineja aero kaj lian malsanon ankoraŭ pligravigis fumantaj kolegoj. Tial li fariĝis oponanto de fumado kaj kiel la unua alvokis por fondo de Tutmonda Agado de Esperantistaj Nefumantoj (TADEN), elpensis nomon „Puraj Pulmoj“ por la organo de TADEN kaj la unuajn numerojn eĉ redaktis, poste li estis indikata kiel pioniro. La fondo realiĝis dum la Praga UK 1996.

Artikoloj redakti

  • Rememore pri UK (Starto, 4/2003, p. 122)
  • Iom pri komenco de Esperanto (maje 2013, manuskripto)
  • Něco o větném členu přívlastek v esperantu (Iom pri frazelemento epiteto en Esperanto, februare 2014, manuskripto)

Traduko el Esperanto redakti

Fontoj redakti

  • Starto, organo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, 4/2003
  • TADEN 25-jara, artikolo de Rob Moerbeek en la revuo Esperanto 9/2020.
  • Pragaj Sonoriloj, kongresa kuriero de UK 1996 en Prago, n-roj 4, 6 kaj 11 informas pri la fondo de TADEN