La unua skribmencio pri Habartice, la plej malnova dokumentita vilaĝo de la hodiaŭa municipo, devenas el la jaro 1351. Jindřichov mem estiĝis sur katastra teritorio de Pusté Žibřidovice post la jaro 1862, kiam estis el tiea muelejo konstruita paperfarejo. Jindřichov fariĝis municipo en la jaro 1949, kiam estis alligitaj al ĝi Pusté Žibřidovice kun partoj Sklená kaj Potůčník kaj vilaĝo Pleče, kiu estis parto de Habartice. En la jaro 1953 Potůčník estis alligita al Hanušovice. En la jaro 1976 estis al Jindřichov alligitaj Nové Losiny kun domaroj Labe kaj Josefová (tiu ĉi domaro post la Dua Mondmilito fakte pereis) kaj Habartice kun domaro Rudkov, plu estis alligita Pekařov, ĝis tiu tempo parto de municipo Bukovice, kiu estis tiujare alligita al Velké Losiny.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 2 974 |
---|
1880 | 3 129 |
---|
1890 | 3 262 |
---|
1900 | 3 240 |
---|
1910 | 3 349 |
---|
1921 | 2 986 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 3 228 |
---|
1950 | 1 572 |
---|
1961 | 1 944 |
---|
1970 | 1 700 |
---|
1980 | 1 483 |
---|
1991 | 1 309 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 1 403 |
---|
2014 | 1 266 |
---|
2016 | 1 250 |
---|
2017 | 1 220 |
---|
2018 | 1 209 |
---|
2019 | 1 173 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 1 163 |
---|
2021 | 1 044 |
---|
2022 | 1 103 |
---|
2023 | 1 096 |
---|
2024 | 1 094 |
---|
Sur suda rando de la vilaĝo sur promontoro super kunfluejo de rojo Staříč kun rivero Branná konserviĝis ruino de burgo Pleče konstruita en la 14-a jarcento.