Jiuzhaigou

Faktoj
Statuso UNESCO-monda natura heredaĵo
fondita 1982
Koordinatoj 32°54′ - 33°19′N

103°46′ - 104°4′E

alteco super marnivelo 2140 m - 4558 m
areo 72.000 hektaroj

Jiǔzhàigōu, en ĉina 九寨沟 九寨溝 aŭ valo de naŭ vilaĝoj; en tibeta: Siza Dêgu / gzi rtsa sde dgu) estas naturprotekta areo en la ĉina provinco Siĉuano. Ekde 1992 ĝi estas parto de la monda heredaĵo de Unesko. La nomo devenas de la naŭ tibetaj vilaĝoj, kiuj situas en la valoj de la areo. Rimarkinda ĝi estas speciale pro ĝia montara pejzaĝo kun multaj lagoj kaj akvofaloj.

LokoRedakti

Ĝi situas en la nordokcidento de la provinco Siĉuano, je 300 km de la provinca kapitalo Ĉengduo. Ĝi estas atingebla per aŭtobuso tra la montopasejoj de la montaro Min-Ŝan. Nun ankaŭ ekzistas flugeblecoj, ekz. de Ĉengduo al la flughaveno en Songpan je alteco de 3.800 m. De tie sekvas busvojaĝo de 90 minutoj al la pli malalte situanta valo, trapasante la fonton de la rivero MinMinjiang.

 
kolorriĉa lago
 
unu el Jiuzhaigou lagoj
 
Akvofalo Perlejo (Zhengzhutan)

Pliaj bildojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

LiteraturoRedakti

  • Forestry Department of Sichuan Province: Jiuzhaiguo National Nature Reservation. University of British Columbia, 1996.