Joan Monleón
Joan Monleón (Valencio, Katalunaj Landoj, Hispanio, 18-a de oktobro 1936 - 28-a de decembro 2009) estis valencia aktoro, kantisto kaj prezentanto de radio kaj televido. Inter liaj plej konataj laboroj estas lia partopreno en la grupo de folk Els Pavesos kaj la prezentado de la televidprogramo El Show de Joan Monleon en Canal 9, ekde 1989 ĝis 1992.
Joan Monleón | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de oktobro 1936 en Valencio |
Morto | 28-an de decembro 2009 (73-jaraĝa) |
Tombo | Cementeri General de València (en) |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Okupo | |
Okupo | kantisto televida prezentisto aktoro ĵurnalisto |