Joan Rosals

kataluna librovendisto kaj esperantisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Joan ROSALS (naskiĝis la 15-an de aprilo 1877 en Barcelono, mortis la 15-an de aprilo 1917 en Barcelono en aĝo de nur 40 jaroj) estis kataluna librovendisto kaj esperantisto ekde 1904. Li en la Esperanto-movado havis diversajn postenojn en kelkaj grupoj, estis prezidanto de Katolika Ligo de Katalunaj Esperantistoj kaj redaktoro de ĝia organo ĝis sia morto. Dum multaj jaroj li gvidis Esperanto-kursojn, faris multajn paroladojn kaj artikolojn pri la internacia lingvo. La Enciklopedio de Esperanto de 1934 nomis lin "senlaca pioniro".

Joan Rosals
Persona informo
Naskiĝo 15-an de aprilo 1877 (1877-04-15)
Morto 15-an de aprilo 1917 (1917-04-15) (40-jaraĝa)
Lingvoj Esperantokataluna
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr