Johann Christoph von Liechtenstein-Kastelkorn

Johann Christoph von LIECHTENSTEIN-KASTELKORN (* eble la 12-an de decembro 1591 en Leifers, mortinta la 1-an de decembro 1643) estis tirola teologo kaj inter 1624 kaj 1643 episkopo de Chiemsee.

Vivo redakti

Estante filo de nobeloj li studis en Innsbruck kaj inter 1607 kaj 1612 en Romo kie li estis ĉe la pontifika kolegio Collegium Germanicum. Poste li troviĝis ĉe la universitato de Peruĝo. Li estis katedrala kanoniko en Passau kaj ekde 1616 en Salcburgo. Lia ĉefepiskopa moŝto Markus Sittikus von Hohenems nomumis lin en 1617 supera ĉambristo. Intertempe Liechtenstein estis ankaŭ konsistoria prezidanto kaj sekreta konsilisto en Salcburgo. Tie li ricevis la ordinacion en junio 1621.

Post la morto de Nikolaus von Wolkenstein li nomumiĝis episkopo de Chiemsee en 1624. Kvin jarojn poste li ordonis detalan priskribon de la episkoplando. Post pilgrimo al Loreto li starigis en Salcburgo Loretan preĝejon. En la rolo episkopa li intencis plifortigi la influon de la episkopo sur sian teritorion. Pro tio li interŝanĝis kun la arkiepiskopo salcburga, inter 1635 kaj 1642, plurajn patronecojn de paroĥoj.

Kastelon Altdorf, kiun posedis la chiemsee-anoj, li cedis al du jezuitoj forpelitaj de svedoj. Krome li apogis la pastron Bartholomäus Holzhauser kreante por li kanonikecon en Tittmoning; tie fondis Holzhauser en 1640 porpastran fration. Holzhauser iĝis en 1642 paroĥestro de St. Johann (Tirolo).

Literaturo redakti

  • Erwin Naimer: "Liechtenstein, Johann Christoph Graf von (1591–1643)". Ĉe: Erwin Gatz: Die Bischöfe des Heiligen Römischen Reiches 1448–1648. ISBN 3-428-08422-5, p. 426

Eksteraj ligiloj redakti