Johann Holzer

aŭstra komponisto

Johano Baptisto HOLZER (naskiĝinta la 17-an de majo 1753 en Korneuburg/Malsupra Aŭstrio, mortinta la 7-an de septembro 1818 en Vieno) estis pianisto kaj komponisto en Vieno.

Johann Holzer
Persona informo
Naskiĝo 17-an de majo 1753 (1753-05-17)
en Korneuburg
Morto 7-an de septembro 1818 (1818-09-07) (65-jara)
en Vieno
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo komponisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Framasona iniciadrito, 1745.

Kiel privata komponisto de la vienaj framasonaj loĝioj li kontaktiĝis ankaŭ kun Volfgango Amedeo Mozarto, muzikigante multajn tekstojn. Pri kelkaj el tiuj tekstoj laboris ankaŭ Mozart - kaj tiel oni supozas ke la melodio de la hodiaŭa nacia himno de Aŭstrio ne estas komponita de Mozart sed de Holzer.

S-ro Holzer komponis ses pianotriojn, inter kiuj estas tri por aldviolono anstataŭ por violono. Krome sonatetojn por violonĉelo kaj piano kiel ankaŭ multajn kantojn.

Vidu ankaŭRedakti

La viena loĝio "Zur wahren Eintracht", kies membro estis Holzer.