Johann Möhling, laŭ hungarlingve kutima nomordo Möhling János estis hungarlandana akademia instruisto, inĝeniero.

Johann Möhling [1][rompita ligilo] naskiĝis en 1760, la ceteraj informoj mankas.

Biografio redakti

Johann Möhling alvenis el Ĉeĥio (pri la nacieco mankas informoj), li lernis en Bergakademie ekde 1782. Post siaj studoj li estis inĝeniero en minejo de Pjerg. En 1798 li ekinstruis en la Bergakademie. Li ne nur instruis, sed li okupiĝis pri socialaj problemoj de la ministoj. Li ŝatis ankaŭ pentradi, li postlasis en Selmecbánya 4 pentraĵojn. Ekde 1805 li ricevis altajn postenojn en Leoben.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Anleitung zur Markscheide-Kunst. (1793)
  • Handbuch für Schüler, welche die Grössen-Lehre unter Anleitung eines Lehrers lernen (1826) - 4 volumoj

Fontoj redakti