Johann Peter Frank

Johann Peter FRANK (naskiĝinta la 14-an de marto 1745 en Rodalben, mortinta la 24-an de aprilo 1821 en Vieno) estis germana kuracisto.

Johann Peter Frank
Persona informo
Naskiĝo 19-an de marto 1745 (1745-03-19)
en Rodalben
Morto 24-an de aprilo 1821 (1821-04-24) (76-jaraĝa)
en Vieno
Tombo Centra Tombejo de Vieno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Bavario
Alma mater Universitato de HajdelbergoUniversitato de Strasburgo
Familio
Infano Joseph Frank
Okupo
Okupo kuracisto • universitata instruisto
vdr

Vivo redakti

Post studoj de filozofio en Metz kaj Pont-à-Mousson kaj de medicino en Heidelberg kaj Strasburgo Frank iĝis profesoro pri fiziologio kaj sanscienco publika (Medizinische Polizei) en Göttingen. En 1785 li ekdeĵoris en Pavio kie li reformis la medicinajn altlernejojn kaj ĝeneralajn kondiĉojn de publika sanprizorgado de Lombardio. En 1795 li preferis iri al Vieno por modernigi la armean sansistemon iĝonte estro de la Ĝenerala malsanulejo de la urbo Vieno kaj profesoro universitatklinika. Tie ĉi li ankaŭ iniciatis la fondon de anatomimuzeo. En 1804 li vokitis al Vilno kaj iĝis en 1805 ŝtatkonsilisto kaj eĉ privata kuracisto de Napoleono Bonaparte je Sankt-Peterburgo antaŭ lia reveno Vienon en 1808.

Graveco redakti

Frank rangas eble inter la plej gravaj kuracistoj de ĉiuj tempoj konsiderate la fondinto de la publika sansistemo. Li verkis: »System einer vollständigen medizinischen Polizei« (volumoj 1–6, Mannheim/Stuttgart/Wien 1779–1819; 2 suplementoj,Tübingen 1812 u. 1825; tria Leipzig 1827); »De curandis hominum morbis epitome« (Leipzig 1792–1801, 7 volumoj; germane 1794–1811, 9 vollumoj). Verkaron lian postmortan »Opuscula posthuma« eldonis filo lia en Vieno 1824, la pli etajn skribitaĵojn »De medicina clinica opera omnia minora« senjoro Sachs (Kenigsbergo 1844–45, 2 volumoj). Membiografio aperis en Vieno en 1821.

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 6. Leipzig 1906, p. 825-826 (tie ĉi interrete)