Johano RICCI (elp. RIĉi) (1875-1941) estis itala pastro, misiisto kaj esperantlingva poeto. Lia baptonomo estis Olinto, sed li alprenis la nomon Giovanni (Johano) kiam li iĝis franciskana monaĥo.

Johano Ricci
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1874 (1874-11-30)
Morto 30-an de novembro 1940 (1940-11-30) (66-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Reĝlando Italio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo misiisto
esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Li pastriĝis en 1898 kaj iĝis romkatolika misiisto en Ĉinio de 1909 ĝis sia morto en 1941. Dum tiu tempo li ĉiam estis en Ĉinio, krom restado en Italio de 1915 ĝis 1918.

Li estis la aŭtoro de longa originala eposo en Esperanto, Uranogedio. Fragmentoj el tiu manuskripto aperis en la unua eldono de Esperanta Antologio. Laŭ Auld tuta kanto aperis en la revuo Literatura Foiro en 1973.

La manuskripto nun troviĝas en la Kolekto Auld en la Nacia Biblioteko de Skotlando.[1] Ĝi estas ankaŭ havebla, eble en malsama versio, en la katalogo de la Aŭstria Nacia Biblioteko.[2]

Krom la Uranogedio, Ricci verkis kelkdekon da libroj kaj artikoloj pri kristanismo en Ĉinio.

Referencoj

redakti
  1. Ekstera ligilo (por dokumenti la ekziston): katalogero en NLS Arkivigite je 2005-11-05 per la retarkivo Wayback Machine "La uranogedio. 410p. bros. Manuskripto. 4T(22) Esperanta originala literaturo: Poezio".
  2. katalogero en ÖNB "La uranogedio : tio estas dramoj de l' supernaturo : granda Orienta epopeo. Johano Ricci, Shansi, 1931. 560p. Manuskripto esperanta."