John Buchanan

John BUCHANAN [Bukanan] (naskiĝis en 1859 (?) en Paisley, mortis la 27-an de februaro 1930 en Londono) estis skota kuracisto kaj esperantisto, vicprezidento de TEKA. Inter la unuaj membroj de Brita Esperanto-Asocio. Testamentis 4000 anglajn pundojn al la Universitato de Liverpool por starigi tie Esperantan lektoran postenon.