John-Derral Mulholland
usona astronomo
(Alidirektita el John Derral Mulholland)
John Derral Mulholland (naskiĝis la 28-an de septembro 1934 en Muncie, mortis la 11-an de novembro 2008 en Saint-Vallier-de-Thiey (Francio)) estis usona astronomo
John Derral Mulholland | |
---|---|
Persona informo | |
Nomo | John Derral Mulholland |
Dato de naskiĝo | 28-a de septembro 1934 |
Naskiĝloko | Muncie |
Dato de morto | 11-a de novembro 2008 |
Mortoloko | Saint-Vallier-de-Thiey (Francio) |
Aĝo je morto | 74 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupo | astronomo |
Geografio | |
Ŝtato | Usono |
Portalo pri Homoj | |
Li fariĝis bakalaŭro pri kosmonaŭtika inĝenierarto en 1965 ĉe la Universitato Purdue kaj doktoro pri astronomio ĉe la Universitato de Cincinnati kaj poste ĉe la Universitato Yale. De 1971 li estis esploristo ĉe la Universitato de Teksaso ĉe Aŭstino kaj de 1986 profesoro pri astronomio ĉe la Universitato de Florido.
En siaj lastaj jaroj li instruis ĉe la Universitato de Nico - Sophia Antipolis kaj laboris ĉe la GERGA en Francio.
Minor Planet Center kreditas lin de la malkovro de la asteroido 6843 Heremon, la 9-an de oktobro 1975.[1]
Notoj kaj referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- angle Portreto de John Derral Mulholland ĉe la kongreso de IAU en Sydney - 24-a de aŭgusto 1973 Arkivigite je 2016-11-05 per la retarkivo Wayback Machine
- angle In Memoriam John Derral Mulholland