John DICKENS (naskiĝis la 21-an de aŭgusto 1785, mortis la 31-an de marto 1851) estis la patro de la angla romanisto Charles Dickens kaj estis la modelo por la rolulo Wilkins Micawber en la duon-membiografia romano David Copperfield.

John Dickens
Persona informo
Naskiĝo 21-an de aŭgusto 1785 (1785-08-21)
en Anglio
Morto 31-an de marto 1851 (1851-03-31) (65-jaraĝa)
en Londono
Mortis per urologia malsano vd
Tombo Tombejo Highgate vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Familio
Patro William Dickens vd
Patrino Elizabeth Ball vd
Edz(in)o Elizabeth Dickens vd
Infanoj Frederick Dickens • Alfred Lamert Dickens • Augustus DickensCharles Dickens vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis filo de William Dickens (1719–1785) kaj Elizabeth Ball (1745–1824),[1] John Dickens estis oficisto en la Pagejo de la Royal Navy en Portsmouth, Hampshire. La 13an de junio 1809 en St Mary le Strand, Londono, li edziĝis al Elizabeth Barrow, kun kiu li havis ok filojn. Li estis poste transigita al Londono kaj poste al Chatham, kaj revenis loĝi en Camden Town en Londono en 1822 por labori en Somerset House. John Dickens trovis malfacile vivteni sian kreskantan familion per sia malgranda enspezo. Baldaŭ liaj ŝuldoj estis tiom grandaj ke ili devis vendi kaj meblojn kaj manĝilaron. Ili havis ok gefilojn entute kaj lia plej aĝa estis Frances Dickens dum lis plej aĝa filo estis Charles Dickens. John estis enprizonigita pro la ŝuldoj. Pro tio Charles devis lasi la lernejon estante nur dekdu-jaraĝa por labori en fabriko, ĉar li estis iĝanta 'la viro de la hejmo' kaj la vivtenanto en foresto de sia patro.

Poste li iĝis ĵurnalisto, kaj en 1828 parlamenta informisto, kiel lia fama filo antaŭ li.[2] Kiam Charles Dickens famiĝis kiel verkisto, John Dickens ofte ĝenis sian filon serĉante pruntojn el la amikoj kaj publikigistoj de Charles sen lia scio kaj vendante paĝojn el la fruaj manuskriptoj de sia filo.[3] Pro tiaj financaj problemoj de sia patro, Charles Dickens luis kabanon por siaj gepatroj for el Londono, kaj, kiel li pensis, for el tento, en Alphington en Devon. Tamen, John Dickens plue verkis al la amikoj kaj publikigistoj de Charles petante monon. Finfine li kaj lia edzino revenis al Londono.

Notoj redakti

  1. retejo Dickens Family Tree Alirita la 15an de septembro 2019.
  2. M. C. Rintoul 'Dictionary of Real People and Places in Fiction' Routledge, (1993) pg 362
  3. John Dickens en 'Charles Dickens: Family and Friends Arkivita la 7an de majo 2009 en Wayback Machine