John Rapley

brita esperantisto

John RAPLEY (naskiĝis la 19-an de junio 1927, mortis la 9-an de junio 2007) estis brita esperantisto ekde 1944. Li fariĝis UEA-oficisto en 1951 kaj estis direktoro (sekretario) en 1954/1955, la lasta direktoro de la Centra Oficejo dum ties tempo en Heronsgate.

John Rapley
Persona informo
Naskiĝo 19-an de junio 1927 (1927-06-19)
Morto 9-an de junio 2007 (2007-06-09) (79-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Post longa paŭzo Rapley laboris ankaŭ en la roterdama Centra Oficejo de UEA kiel librotenisto en du periodoj, 1983-1986 kaj 1990-1992. Vivante ankoraŭ en Londono li aktivis en la Londona Esperanto-Klubo, kies honora vicprezidanto li fariĝis, kaj kiel peranto de SAT dum li vivis en Nov-Zelando. Laste Rapley kaj lia edzino Helga vivis en Francio, i.a. kelkajn jarojn en Bouresse, kie troviĝas la Esperanto-centro Kvinpetalo.


Eksteraj ligiloj

redakti
Antaŭe:Sekretario (ĝenerala direktoro)
de Universala Esperanto-Asocio
Poste:
Cecil Charles Goldsmith19541955Marianne Vermaas