Jon Edward Ahlquist

Jon Edward AHLQUIST estis usona molekula biologo kaj ornitologo kiu specializiĝis en molekula filogenetiko. Li ege kunlaboris kun Charles Sibley, ĉefe ĉe la Universitato Yale. Ĉirkaŭ 1987, kaj Ahlquist kaj Sibley forlasis la universitaton Yale.

Jon Edward Ahlquist
Persona informo
Naskiĝo 27-an de julio 1944 (1944-07-27)
Morto 7-an de majo 2020 (2020-05-07) (75-jaraĝa)
en Huntsville
Ŝtataneco Usono vd
Profesio
Okupo ornitologo • molekula biologo • zoologo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En 1988, Ahlquist kaj Sibley ricevis la premion Daniel Giraud Elliot el la Nacia Akademio de Sciencoj.[1] En Januaro 1991 (ofte listita kiel 1990), Charles Sibley kaj Ahlquist publikigis Phylogeny and Classification of Birds, kiu prezentis novan filogenetikon por birdoj baze sur hibridado pere de DNA, konata kiel taksonomio de Sibley kaj Ahlquist. Tiam, li estis helpoprofesoro de zoologio ĉe la Universitato Ohio. En 1999, Ahlquist estis retiriĝinta (Ahlquist, 1999).

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Daniel Giraud Elliot Medal. National Academy of Sciences. Alirita 15a Februaro 2011.
  • Ahlquist, Jon E., 1999: Charles G. Sibley: A commentary on 30 years of collaboration. The Auk, vol. 116, n-ro 3 (julio 1999). Versio de la artikolo en formatoj PDF aŭ DjVu elŝuteblas ĉi tie Arkivigite je 2012-02-05 per la retarkivo Wayback Machine.