Josef ALLRAM (naskiĝinta la 22-an de novembro 1860 en Schrems, mortinta la 29-an de decembro 1941 en Mödling) estis aŭstra verkisto kaj poeto.

Josef Allram
Persona informo
Naskiĝo 22-an de februaro 1860 (1860-02-22)
en Schrems
Morto 29-an de decembro 1941 (1941-12-29) (81-jaraĝa)
en Mödling
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Profesio
Okupo instruistoverkisto vd
Aktiva en Vieno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Li frekventis la gimnazion en Waidhofen kaj studis agrikulturon ĉe la altlernejo Francisco-Josephinum en Mödling. Poste li estis trejnita ĉe la faklernejo por instruistoj en Krems kaj retiriĝis kiel lernejestro post 40 jaroj de instruado. Li estis longjara kantisto en korusoj kaj honoriĝis fare de la Schubertbund por tio.

La verkisto redakti

Lia kromnomo estis Waldviertler Sepp, ĉar li ege okupiĝis pri la Waldviertel, regiono en norda Malsupra Aŭstrio. Krom regionhistoriaj libroj li skribis poemojn, teatraĵojn kaj verkis vojaĝpriskribojn.

Li iniciatis ankaŭ la starigon de pluraj monumentoj je la honoro de Robert Hamerling.

Verkoj redakti

  • Waldviertler Geschichten, 1900
  • Der 1000. Patient, 1903
  • Hamerling und seine Heimat, 1905
  • Der letzte Trieb, 1911

Eksteraj ligiloj redakti