Josef Barvíř

ĉeĥa esperantisto

Josef Barvíř <Jan Blahoslav> (naskiĝis la 19-an de novembro 1879 en Dobřenice apud Hradec Králové - mortis la 29-an de aprilo (laŭ Kamarýt) aŭ 4-an de majo (laŭ Bulteno EK Brno) 1955 en Brno) estis pionira ĉeĥa esperantisto.

Josef Barvíř
Persona informo
Naskiĝo 19-an de novembro 1879 (1879-11-19)
Morto 30-an de novembro 1954 (1954-11-30) (75-jaraĝa)
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Doktoro pri juro. Jam kiel jurista studento li estis junulo daŭre entuziasma kaj daŭre laborema en la Esperanto-movado. Li aktivis kiel protokolisto de la Praga Esperanto-klubo kaj kiam la opozicio kontraŭ Kühnl la 1-an de januaro 1908 rezultigis novan lokan organizaĵon por Prago Bohema Societo Esperantista en Praha (ĉeĥlingve: Česká společnost esperantistů v Praze), J. Barvíř fariĝis ĝia sekretario.

Post la unua mondmilito li transiris al Brno kaj aktive laboris en la loka esperantista klubo.

En 1923 li partoprenis kun Augustin Pitlík en Internacia Konferenco pri la Solvo de la Problemo de Internacia Lingvo por Komerco kaj Trafiko en Venecio (1923-04-2/4), kiu aprobis rezolucion favoran por Esperanto.

Tradukoj redakti

Fontoj redakti

  • Bulteno de EK Brno, 4/1955, p. 1
  • Stanislav Kamarýt: Historio de la Esperanto, movado en Ĉeĥoslovakio.