Josel de Rosheim (germane Josel von Rosheim [JO:zl fon ROShajm], naskiĝis en 1476 en la tiam german- kaj alemanlingva urbo Hagenau, Alzaco; mortis en 1554 probable en Rosheim, Alzaco; fakte Joselmann (Josef) Ben Gerschon Loans, [JO:zl (JO:zef) ben GERŝon loANS], hebree יוסף בן גרשון מרוסהים‎, prononco [jo:sef ben gerŜON mi-rosHAJM]) estis konsiderita la plej grava porparolanto de la judoj en la Sankta Romia Imperio de Germana Nacieco. Li aperis kiel reprezentanto kaj defendanto de la judaj komunumoj (hebree singulare קְהִלׇּה ḳehillah) en juraj kaj religiaj aferoj ankaŭ en Pollando-Litovio en la unua duono de la 16-a jarcento. La kontrakto negocita kun la duklando Virtembergo en 1551 pri la sekura vojaĝado de judoj tra la duklando ekestis pro li. En la antaŭaj jardekoj al judaj komercistoj estis malpermesite vojaĝi tra la duklando [1]

Josel de Rosheim
hebree יוסף בן גרשון מרוסהים‎
Persona informo
Naskiĝo 1476
en Haguenau
Morto 1554
en Rosheim
Religio judismo vd
Lingvoj germanahebrea vd
Profesio
Okupo rabeno • porparolisto de juda komunumo ("Ŝtadlan") • jura konsilisto • komercisto vd
Laborkampo judismo • jura asisto • uzuro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Origino kaj familio redakti

La familio de Josel de Rosheim probable devenis de la franca Louhans. Unu el liaj prapatroj estas Jakobo ben Jeĥiel Loans, la respektata juda persona kuracisto de la imperiestro Frederiko la 3-a, kiu estis nobeligita pro siaj kuracaj atingoj kaj, interalie, estis ankaŭ la hebrea instruisto de la konata humanisto, advokato kaj filozofo Johannes Reuchlin.

La historio de la familio de Josel von Rosheim estas markita de persekutado kaj sufero. En 1470 la frato de lia patro, rabeno Elias, kaj du aliaj el liaj fratoj estis ekzekutitaj en Endingen am Kaiserstuhl en suda Badeno pro akuzo pri rita murdo laŭdire farita ok jarojn antaŭe en Sukoto. Buĉisto, kiu loĝis en la ĉirkaŭaĵo kaj grandan monsumon ŝuldis al rabeno Elias, aperis kiel prokuroro.

Vivo redakti

En 1470 la patro ekloĝis en la same tiam germanlingva Oberehnheim. Kune kun la juda komunumo, la familio fuĝis de persekutado de svisoj en 1476 al Hagenau, kie Josel naskiĝis en la sama jaro. Nenio sciatas pri liaj infanaĝo kaj juneco. Li laboris kiel rabeno ĉe la kortego de la malalt-alzacaj judoj kaj vivis de komerco kaj monpruntado.

En 1507 Josel ricevis la taskon de la judoj forpelitaj de Oberehnheim celvarbi al la provincaj aŭtoritatoj, inkluzive de la oficialuloj de la imperiestro, por ke la forpelo estu nuligata. Probable pro sia sukceso en ĉi tiu afero, li fariĝis porparolanto de la judoj de Malsupra Alzaco, poste de la komunumoj de la tuta Alzaco, en 1510 kune kun rabeno Zadok.

En 1514 li vivis kiel rabeno, komercisto kaj monpruntisto en Mittelbergheim en Alzaco kaj estis akuzita pri malhonorigo de hostioj kune kun sep aliaj judoj. Josel sukcesis pruvi sian senkulpecon. Poste li translokiĝis al Rosheim, kie li loĝis ĝis sia morto. Plej ofte tamen li vojaĝis: dum pli ol 40 jaroj Josel reprezentis la interesojn kaj rajtojn de judaj komunumoj tra la tuta germana Imperio, precipe kiam estis minaco de delokiĝo. Sed li ankaŭ estis tie kiam individuoj estis akuzitaj pri akuzoj kiel rita murdosakrilegia malhonorigo de hostioj. Fine, li traktis ĝeneralajn jurajn aferojn kiel la kondiĉoj de mono kaj lombardado aŭ moviĝ-libereco vojaĝante. Josel partoprenis en la Imperia dieto kaj estis kutime aŭdata de imperiestro Karlo la 5-a tuj post kiam li aŭdiciis por la unua fojo ĉe sia kronado en Akeno en 1520 kaj ricevis konfirmon pri la privilegioj ricevitaj de la judoj.

Referencoj redakti

  1. Erwin Frauenknecht: Kontrollierte Durchreise. Josel von Rosheim und der Durchzug von Juden durch das Herzogtum Württemberg 1551 (germane: "Kontrolita trafiko. Josel von Rosheim kaj la vojaĝado de judoj tra la duklando Virtembergo en 1551". Arkivaj novaĵoj 62/2021, p. 16