Josep Bonaplata i Corriol

     Tio estas kataluna nomo. La patronomo estas Bonaplata kaj la patrinonomo estas Corriol


Josep Bonaplata i Corriol (naskiĝis en 1795 en Barcelono, mortis la 2-an de junio 1843 en Buñol) estis kataluna industria entreprenisto konata pro enkonduko de vapormaŝino en Katalunion kaj Hispanion. Liaj gepatroj, Ramon Bonaplata kaj Teresa Corriol, estis tekstilaj manufakturistoj, ĉefe de indieno, kaj li havis tri fratojn, Salvador, Ramon kaj Narcís.

Josep

Industria entreprenisto
Persona informo
Naskonomo José Bonaplata Corriol
Naskiĝo 1795
en Barcelono, Katalunio
 Hispanio
Morto la 2-an de junio 1843
en Buñol
Lingvoj katalunahispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo metalurgo • entreprenisto
vdr

Juneco kaj vojaĝo al Anglio redakti

Josep Bonaplata laboris en la familia manufakturo ĝis kiam lia patro emeritiĝis kaj la afero estis heredita de lia pliaĝa frato, Salvador.[1] En 1828 Josep kaj lia amiko Joan Vilaregut tiam komencis katunan tekstilan fabrikon en Sallent, per meĥanikaj teksiloj kiuj estis akvo-pelataj de la rivero Llobregat.[1][2] En 1829, provante modernigi sian aferon, la hispana registaro donis al li permeson importi anglan vapormaŝinon.[3]

Bonaplata vojaĝis al Britio kun Joan Rull kaj viro nomita Camps por lerni pri la tekstila industrio en Lankaŝiro kaj por aĉeti la necesan maŝinaron el la manufakturo Boulton & Watt en Birmingham.[2] En Londono, li ricevis permeson importi vapormaŝinon el la Hispana ambasadoro Francisco Cea Bermúdez. Bonaplata kaj Rull revenis al Katalunio en julio 1830, sed Camps restis en Manchester por daŭrigi lernadon pri la maŝinaro, specife pri la aŭtomata ŝpina "mulo" de Richard Roberts, kiun Bonaplata antaŭplanis produkti sub licenco.[1]

Industria entreprenisto redakti

La 30-an de septembro 1831 Bonaplata formis la firmaon Bonaplata, Rull, Vilaregut i Cia kun siaj tri fratoj, sia amiko Joan Vilaregut, kaj sia nova partnero Joan Rull. La kompanio estis kapitaligita per 1 600 000 hispanaj realoj[1]. La Fabriko Bonaplata (ankaŭ konata kiel El Vapor) estis en Carrer Tallers en la najbareco de El Raval en Barcelono, kaj ĝi havis du aktivecojn: en 1832 ferfandejo estis instalita kun laborejo for fari meĥanikajn teksilojn, kaj en novembro 1833 la meĥanika teksa kaj ŝpina manufakturo malfermiĝis. Tiu ĉi estis la unua fabriko en Hispanio kiu uzis vapormaŝinon por peli la maŝinaron.[2] Ĝia valoro kaj socia influo estis tuj agnoskita, ĉar ĝi dungis proksimume 700 homojn, kaj ĝi inspiris la modernigon de la ekonomio.[4]

Tamen, la fabriko estis atakita kaj brulita la nokton de la 4-a al la 5-a de aŭgusto 1835 de luddistaj bandoj konataj kiel Bullangoj [1][5] La perdoj el la katastrofo estis kalkulitaj al 2 696 625 realoj. Bonaplata procesis kontraŭ la hispana registaro pro manko haltigi la ribelon. Komence, la registaro provis eskapi respondecon, sed poste ili petis al la Kortesoj (parlamento) la permeson pagi kompenson. La 1-an de aprilo 1837, Josep Bonaplata aperis antaŭ la Kortesoj kaj akceptis rekonstrui novan kaj pli grandan vapor-pelatan fabrikon por komenci la modernigon de la hispana industrio, sed la trezora komitato decidis ke li devas rezigni pri postuloj de kompenso se li volis ŝtatan investon por sia nova entrepreno.[6]

Tiutempe, Bonaplata vivis en modesta ĉambro en Madrido kie li formis Bonaplata, Sandford y Cía por rekomenci la projekton. La afero estis establita en la antaŭa monaĥinejo de Santa Barbara, en la najbareco de Hortalezo. Li estis nun 42-jara, kaj ankoraŭ fraŭlo. La afero inkluzivis lian duan ferfandejon kaj inĝenieron nomitan William Sanford.[6] Bonaplata probable suferis el spira perturbo, kiu povus klarigi kial liaj pli junaj fratoj Ramon kaj Narcís aliĝis al li tie. En 1839 la nomo de la kompanio estis ŝanĝita al Bonaplata y Hermanos (Bonaplata kaj Fratoj), kaj Sanford restis kiel teĥnikisto. Ramon reprenis la aferon de Madrido, kiu estis kapitaligita per 200 000 realoj, dum Narcís malfermis novan altfornon en Sevilo kapitaligitan per 90 000 realoj. Ĉefajn decidojn por ambaŭ aferoj ankoraŭ estis alprenitaj de Josep.[6]

Du jarojn poste Narcís prenis plenan regon de la Andaluzia fabriko, lasante Bonaplata y Hermanos en Madrido kapitaligita per 403 063 realoj. Kvankam Josep Bonaplata posedis la pli grandan parton de la konzerno de Santa Barbara, la leĝaj dokumentoj agnoskis lian fraton Ramon kiel ĝian solan administranton, probable pro la malbona sanstaton de Josep, kvankam li konservis la rajton agi pri io ajn kiun li pensis necese.[6]

La kampara afero redakti

Kelkajn monatojn post la detruo de El Vapor, en decembro 1835, Josep Bonaplata pagis 187 000 realojn por la bieno Espinar en la Valencia vilaĝo de Llíria. Tie li konstruis olivolean muelejon, kaj plantis multajn migdalarbojn. Li ankaŭ investis 1 190 000 realojn en projekto kiu ligus la riveron Cinca kun la rivero Segre por irigacii la aeron de Llitera. La plano estis evoluigita de lia amiko Antoni Gassó, sed tio kondukis al nenio.[6]

Malsano kaj morto redakti

La severaj spiraj perturboj pri kiuj suferis Bonaplata afektis lian laboron. Timante lastan atakon, li faris sian testamenton en Majo 1840. Tri jarojn poste li decidis emeritiĝi en la farmbieno Espinar en Llíria. La 30-an de majo 1843, Bonaplata transdonis sian testamenton al sia ekzekucionto kaj komencis la vojaĝon, sed liaj pulmoj kolapsis el lasta astma atako la 2-an de junio kiam li trapasis la apudan vilaĝon Buñol. Li estis 48-jaraĝa.[6]

Li mortis sen idaro tial la fratoj estis liaj heredantoj. Estas sciate ke li havis nelegitiman filinon nomitan Sofia, sed ŝi mortnaskiĝis en 1840. Estas probable ke Josep kaj la patrino de lia infano, Jesusa Romero, fariĝis paro.[6]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Jordi Nadal: p. 6-8
  2. 2,0 2,1 2,2 Enciclopèdia Catalana
  3. La novaĵo estis salutita per forta opozicio el la kataluna labor-sindikato, Junta de Comerç, ĉar oni timis ke la projekto estis kaŝita ruzo por importi pli malmultekostajn anglajn tekstilojn. La industriisto ŝanĝis poste iliajn opiniojn post inspekto de la situo de la nova fabriko en Barcelono en marto 1833. Jordi Nadal: p. 6-8
  4. En 1834 la franca geografo Alexandre Moreau de Jonnès laŭdis la fabrikon en la hispana parto de sia "Statistique de l'Agriculture de France", kiu komparis Eŭropajn ekonomiojn. Tiu ĉi estis tradukita en la hispanan fare de la juristo kaj estonta politikisto Pascual Madoz en lia "Estadística de España" en 1835, kiu aldonis la komenton ke El Vapor kaŭzis "plenan revolucion". En 1846 Madoz denove substrekis la gravecon de la Fabriko Bonaplata kiel la tagiĝon de la nova industria epoko. En 1867 Ildefons Cerdà, la urboplanisto de Barcelono kiu transformis la urbon, parolante pri sia juneco, rememoris "El Vapor" kiel la turnopunkton inter du epokoj. Jordi Nadal: p. 7 and 15
  5. Jarojn poste Valentí Esparó uzis la saman lokon por konstrui laborejon kiu fariĝis la bazo de fama fabriko, "La Maquinista Terrestre y Marítima". Enciclopèdia Catalana
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 6,4 6,5 6,6 Jordi Nadal: p. 9-11

Bibliografio redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Josep Bonaplata i Corriol en la angla Vikipedio.