La Jouanina petrelo (Bulweria fallax) estas specio de marbirdo de la petrela familio Procelariedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Jouanina petrelo
Jouanina petrelo
Jouanina petrelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Procelariedoj Procellariidae
Genro: Bulweria
Bulweria fallax
(Jouanin, 1955)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas en Ĝibutio, Indonezio, Pakistano, Kenjo, Maldivoj, Mozambiko, Omano, Saŭdarabio, Sejŝeloj, Somalio, kaj Jemeno. Ĝi estis registrita kiel reproduktulo en Sokotra. Ties natura habitato estas malfermaj maroj kaj neprofundaj maroj.

Tiu birdospecio estas 31 cm longa kun enverguro de 79 cm. Ĝi ne estas kazo de seksa dimorfismo. Ties plumaro estas tute malhelbruna. Ties flugiloj estas longaj, pintecaj. Ties vosto estas longa kaj kojnforma sed aspektas ofte pinteca de malproksime. Ĝi estas simila al la Bulvera petrelo sed ĝi distingiĝas pro plia grando, beko pli forta kaj foresto de helaj markoj ĉe subflugiloj.

Referencoj redakti