Juan José Domenchina

hispana poeto kaj kritikisto

Juan José DOMENCHINA Moreu (Madrido, 18-a de majo 1898 - Meksiko, 27a de oktobro 1959) estis hispana verkisto kaj literatura kritikisto apartenanta al la Generacio de la 27-a.

Juan José Domenchina
Persona informo
Naskiĝo 18-an de majo 1898 (1898-05-18)
en Madrido
Morto 27-an de oktobro 1959 (1959-10-27) (61-jaraĝa)
en Meksikurbo
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Partio Maldekstro Respublikista vd
Familio
Edz(in)o Ernestina de Champourcín vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografop redakti

Li gradiĝis kiel instruisto, sed neniam laboris kiel tio. Jam juna li kunlaboris kiel literatura kritikisto en ĵurnaloj kaj revuoj tiom gravaj kiom Los Lunes de El Imparcial, España, La Pluma (ĉefredaktorita tiam de tiu kiu poste estos lia bofrato, Cipriano Rivas Cherif, kaj Manuel Azaña), Revista de Occidente (fondita de José Ortega y Gasset) kaj El Sol. Dum la epoko de la Respubliko li oftis en la babilrondo de la Hotelo Regina.

Li konis Azaña en 1921 en la redakcio de La Pluma, kaj kiam tiu fondis Grupo de Acción Republicana en 1925, Domenchina aliĝis al ĝi, same kiel en 1934, je la fondo de Izquierda Republicana; kiam Azaña estis elektita prezidanto, li estis lia privata sekretario. Sed li demisiis en 1935 pro santialoj.

En junio 1936 li estis nomumita registara delegito en la Instituto de la Hispana Libro. En novembro 1936 li edziĝis al la ankaŭ poeto Ernestina de Champourcín, kiun li konis el 1930. Poste li estis enpostenigita en la ŝtata servo por Informado, en kiu kunlaboris ankaŭ la fama poeto Antonio Machado. En januaro 1938 li estis nomumita diplomata sekretario de Azaña ĝis lia demisio. Fine de la Hispana Enlanda Milito li estis en Valencio kun la respublika registaro. Domenchina kunlaboris en la revuo Hora de España kaj jam en Barcelono en La Vanguardia.

Domenchina kaj lia edzino ekziliĝis en februaro 1939, unue en Francion (tri monatojn en Tuluzo, poste en Parizo) kaj finfine en Meksiko, kie Azaña enpostenigis lin en la Casa de España estrita de Alfonso Reyes). Li laboris kiel eldonisto kaj tradukisto.

Poezio redakti

  • Del poema eterno, Madrid, Ediciones Mateu, 1917. Prologo de Ramón Pérez de Ayala.
  • Las interrogaciones del silencio, Madrid, Ediciones Mateu, 1918.
  • Poesías escogidas. Ciclo de mocedad, 1916-1921, Madrid, Ediciones Mateu, 1922.
  • La corporeidad de lo abstracto, Madrid, Renacimiento, 1929. Prologo de Enrique Díez-Canedo.
  • El tacto fervoroso, 1929-1930, Madrid, C.I.A.P., 1930.
  • Dédalo, Madrid, Biblioteca Nueva, 1932.
  • Margen, Madrid, Biblioteca Nueva, 1933.
  • Poesías completas (1915-1934), Madrid, Signo, 1936.
  • Poesías escogidas (1915-1939), México, La Casa de España en México, 1940.
  • Destierro. Sonetos. Décimas concéntricas y excéntricas. Burlas y veras castellanas, México, Editorial Atlante, 1942. Prologo de Azorín.
  • Tercera elegía jubilar, México, Editorial Atlante, 1944.
  • Pasión de sombra (Itinerario), México, Editorial Atlante, 1944.
  • Tres elegías jubilares, México, Editorial Centauro, 1946.
  • Exul umbra, México, Stylo, 1948.
  • Perpetuo arraigo, México, Signo, 1949.
  • La sombra desterrada, México, Almendros y Cía., 1950.
  • Nueve sonetos y tres romances con una carta rota, incoherente e impertinente a Alfonso Reyes, México, Editorial Atlante, 1952.
  • El extrañado, 1948-1957, México, Tezontle, 1958.
  • Poemas y fragmentos inéditos, 1944-1959, México, Ecuador 0º, 0', 0, 1964. Transskribo de Ernestina de Champourcín.
  • La sombra desterrada (1948-1950), Málaga, El Guadalhorce, 1969.
  • El extrañado y otros poemas, Madrid, Rialp (kol. Adonais), 1969. Prologo de Gerardo Diego.
  • Poesía (1942-1958) (eld. Ernestina de Champourcín), Madrid, Editora Nacional, 1975.
  • La sombra desterrada y otros poemas, Madrid, Torremozas, 1994. Enkonduko de Ernestina de Champourcín.
  • Obra poética (eld. kaj enkond. Amelia de Paz), 2 volumoj, Madrid, Castalia/Comunidad de Madrid, 1995. Prologo de Emilio Miró.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Juan José Domenchina en la hispana Vikipedio.