Juda Historiografio de la Nova Testamento

Juda historiografio de la Nova Testamento enskribiĝas en la serio da studoj kiuj eknaskiĝis ĉe la komenciĝo de la 20-a jarcento kaj intensiĝis post la dua monda milito: diversaj judaj esploristoj science provis enmeti Jesuon en lian originan medion kontribue partoprenante en la diskuto pri la Jesuo de la historio. [1]

Post, kaj sekve, de la epoko de klerismo, nombraj esploristoj kaj teologoj, kaj judaj kaj kristanaj, science pristudis la sintenojn de kristanoj rilate judojn kaj judismon. Sed, sen ke la problemo estu ignorita, malabundis studoj pri la sintenoj de judoj rilate kristanojn kaj kristanismon.[2].

La kaŭzon de tiu indiferento oni kutime ŝuldas al la historia realo, laŭ kiu la rilatoj inter judoj kaj kristanoj spertis eventojn foje dramajn se ne tragikajn. Nuntempe manifestiĝis diversmaniere la ambaŭflanka deziro elstudi kaj ekspliki la pasinton kaj sendepende de ĉiu historia rezulto procedi al reciproka komunikado de sia kredo kaj de sia sinteno rilate la alian. Tiu nova konscienco emerĝas ankaŭ el la vizitoj al la roma sinagogo flanke de papoj Johano Paŭlo la 2-a kaj Benedikto la 16-a kaj el la sukcesaj provoj alproksimiĝi al kristanismo de rabeno Zolli Eŭgeno; [3], kaj ne sole (oni pensu pri Isaac Marcus Jost, Abraham Geiger, Heinrich Graetz, Samuel Kraŭss, Leo Baeck, pri Joseph Klausner kaj pri la rabeno Jacob Neusner (kun kiu ofte dialogas la nuna papo honorata pro lia amikeco).[4] kiuj ne disdegnis interesiĝi kaj interesigi pri Jesuo kiel pri “nia frato Jesuo”); kelkaj el ili riveliĝis iniciatintoj de la niatempa ekzegezo, antaŭvidigante novajn vojojn por esplori la historian figuron de Jesuo, kiu poste estos ĝenerale vortigita per “[historio de la redaktado]”.

Certe, la pasinto (judoj neforgesantaj persekutojn aŭ ankoraŭ reagantaj kontraŭ kristanoj, kaj kristanoj flagflirtigante “judoj mortigantoj de Kristo” kontribuintaj al disvastigo de kontraŭjuda antipatio, matrico de maljustaj reagoj) faras baraĵon; sed la volo atingi nerenverseblan aman respekton por la judoj en la postkoncilia katolika eklezio kaj ĝenerale kristana kaj la insisto de judaj intelektuloj por juda revizio de la kriterioj interpretaj de la Nova Testamento puŝas al efika daŭrigo.

Teologiaj diskutpunktoj kaj diverĝojRedakti

La teologia malsameco radikiĝas en la diskuto interjuda de la 1-a jarcento pri la karakterizoj de la Mesio kaj tio en la kunteksto de la historio kaj religio. Tiu religia-spirita komunumo esperas mesian liberigon promesitan de revelacioj de profetoj de YHWH (Javeo). Sed la hebreaj komunumoj de la 1-a jarcento dividiĝis rilate la mesian rolon de Jesuo [5]. La Evangelioj kaj Agoj de la Apostoloj detalas la konflikton inter la religiaj samtempuloj de Jesuo rilate la punkton ĉu ricevi ĉu reĵeti kiel la promesitan Mesion Jesuon Nazaretan, kaj la konflikton de komponantoj mem de la movado por Jesuo. Do, tiu estas teologia diverĝo.

Sammaniere ĉe la hebreaj (judaj ĉi-kaze, ĉar apartenantaj al la postkrista diasporo) pensuloj de ĉiam estis kritike pridiskutata la Nova Alianco interpretita kiel anstataŭigo de la unua Alianco kvazaŭ neado de la mesiaj radikoj mem de Jesuo Kristo[6][7]

Aliaj diverĝoj povus esti la analizo de la pasintaj opresaj konvertigaj kampanjoj kun la rezulto de konvertiĝoj pli malpli perfortitaj. [8]

La neimagebla masakro de la Ŝoaho provokis rekonsideron pri ĉiuj temoj de kontraŭeco de judoj al kristanismo, kaj generis iun postholokaŭstan historion de kristanismo.

Judaj intelektuloj kaj la identeco de JesuoRedakti

La New Standard Jewish Encyclopedia arigas la problemon Jesuo en iu ĝenerala komentario: iuj sekcioj de la evangelioj ŝajnas reflekti la ideojn kaj la situaciojn de la disvolvo de la eklezioj de la antikva kristanismo prefere ol tiuj de Jesuo en lia tempo. Sed fine nun Jesuo ne estas reĵetata kiel fia hebreo kiel en la vortoj de Talmudo.

Kiel oni vidas, temas pri problemo ege teknika ege scienca, certe rezervita al kultistoj de la domenoj “Nova Testamento” kaj epoko de la “Dua Templo” kaj rabena judismo, temoj kiun specializiĝas ĉe kompetentuloj pri la rilatoj inter kristanoj kaj hebreoj.

Precipaj verkoj kaj esploristoj interesigantaj pri la nova etosoRedakti

  • Claude Montefiore (18581938), Rabbinic Literature and Gospel Teachings, London, 1930, New York, repr. New York, 1970;
  • Martin Buber, (1878-1965) Deux types de foi: foi juive et foi chrétienne, Cerf, Paris, 1991 (original anglais : Two Types of Faith, London, 1951);
  • David Flusser, Jewish Sources in Early Christianity, Tel Aviv, 1979 [Hebrew], E.T. New York, 1987 (Collected Papers);
  • David Flusser, Judaism and the Origins of Christianity, Magnes Press, Jerusalem, 1988
  • B. Finkelstein, L'écrivain juif et les Évangiles, Beauchesne, Paris, 1991; etc.
  • Armand Abécassis, En vérité, je vous le dis. Une lecture juive des Évangiles. Éditions n°1, 1999; LGF, coll. Le livre de poche, 2001)
    • Judas, Jésus. Une liaison difficile, Editions n° 1, 2001
    • Judaïsmes. De l'hébraïsme aŭ messianités juives, Albin Michel, 2006
  • Daniel Boyarin, Mourir pour Dieu, Bayard, 2004 [9]

Rehabilito de fariseojRedakti

Diversaj scienculoj judaj kaj kristanaj, hodiaŭaj emas prezenti la fariseojn dialogantajn rimarkigante ilian religian seriozecon kaj pasion kaj la engaĝon por savi la Toraan tradicion. La kontrastoj registrataj en la evangelioj estas interpretitaj ankaŭ kiel reagoj de kristanoj forigita el la sinagogoj.

  • Israël Abrahams, Studies in Pharisaism and the Gospels, Cambridge, 1917, reprint. New York, 1967;

La kazo de Paŭlo el TarsoRedakti

La grava posteno de Paŭlo el Tarso en la Nova Testamento kaj lia rolo en la origino de Kristanismo estas specifa esplorata studobjekto ankaŭ ĉe judoj kiel ekzemple ĉe: [10]

  • Claude Montefiore, What A Jew Thinks about Jesus, en 1935, C. Montefiore, Judaism and St. Paul (1914).
  • William David Davies (xxx-2001), Paul and Rabbinic Judaism, London 1948;
  • Daniel Boyarin, Paul, a radical Jew
  • Hyam Maccoby, The Mythmaker: Paul And The Invention Of Christianity (1986)
  • ----, Paul And Hellenism (1991)
  • Schalom Ben-Chorin, "Paul, un regard juif sur l'apôtre des Gentils", 1999, DDB éd.

La redono de lia hebreeco al JesuoRedakti

Se eble kelkaj forgesis ke Jesuo gente estis hebrea, nun okazas ke nunaj judoj tion elstarigas por montri ke Jesuo ne estas speciala hebreo aŭ nura hebreo ankaŭ doktrine aŭ por elstarigi lian malsamecon rilate la karakterizojn de la epoko de la dua Templo.

Joseph KlausnerRedakti
  • Lia libro: Jésus de Nazareth, son temps, sa vie, sa doctrine, Paris, 1933 [11], elstarigas tiun koncepton: la novtestamentaj tekstoj konsiderindas historia dokumento aŭ preskaŭ tia, do objektive informanta. El tiu bazo li elfluigas tiun penson: Jesuo figuras judismon farisean kies instruoj floris ekde la epoko (naskiĝo 100 antaŭ Kristo ĉirkaŭe) de Hilelo la malpli juna kaj Rabbi Akiba (naskiĝo post la morto de Jesuo). Post longa kaj intensa laboro sur la evangeliaj tekstoj, Klausner opinias pruvebla ke Jesuo havas neniun ideon pri Enkarniĝo aŭ pri la dia naskrilato.[12] Klausner opinias ke la malbenoj de Jesuo kontraŭ la Fariseoj estas malfruaj datebla ĉe la epoko kiam la hebreo-kristanoj estis forigitaj el la sinagogoj.

Li rimarkigas iujn nekoincidojn inter la religiaj praktikoj de Jesuo kaj tiuj de Fariseoj kaj konsideras Paŭlon el Tarso la fondinto de kristanismo. Jesuo, laŭ Klausner estis hebrea gente kaj more kaj doktrine. Iam Jesuo estis juĝata hebreo sed devojiĝanta.

David FlusserRedakti
  • David Flusser: Jésus, Seuil, Paris, 1970;

Enhavo: En 1970, David Flusser deklaras ke mem celas eviti konsideri la evangeliojn kiaj ili ne estas; kaj lokigas Jesuon en la historia kunteksto kiu estis la lia kaj trovas ke Jesuo estis fidela al la leĝo eĉ okaze de la nelaboro en sabato. Li rimarkigas ke la Talmudo estas produkto de fariseoj, eĉ de la venkanta frakcio da ili.

Laŭ Flusser Jesuo estas reformisto de judismo kiu minimume interesiĝas pri la paganoj, "kvankam tio ne estas malpermesita de Talmudo".

Geza VermesRedakti

Geza Vermes, aŭtoro de Jesus the Jew (Londono, 1973) estas katolika pastro kaj teologo, filo de gepatroj kristianiĝintaj kaj mortigitaj sub la Hitlera imperio. Li volis reveni al sia juda radiko kaj eltrovis iun Jesuon mistike asketulo de la 1-a jarcento, nome predikanto faranto de mirakloj. Vermes asertas ke Jesuo ne adresiĝis al nehebreoj kaj ke la aludoj al la samarianoj en la Evangelioj estas interpolaĵo de la manipulantaj kristanoj. Jesuo estas figuro kiun la nuntempaj judoj devus igi familieca. Tia Jesuo, tamen, malsamas ol tiu de la kristana kredo.

Hugh J. Schonfield (Majo 1901, 24-a de januaro 1988)Redakti

La centra tezo de tiu juda aŭtoro kiu sin priskribis kiel “Nazaretana” pro tio ke li konceptis Jesuon senkulpan kadidaton proklamiĝi mesio: dum paska konveno por plenumi la profetaĵojn, komploto de liaj amikoj elpensis preskaŭ ŝajnan krucumadon por poste ŝajnigi ke li resurektis, sed io ne iris laŭ la intencoj ĉar romia soldato pikis per lanĉo kaj mortigis Kriston. Nekredeble, eĉ ĉi-kaze Jesuo plenumus profetaĵojn kaj meritus la galonon de Mesio, sed lia funkcio limiĝas al tiama popolo hebrea neniamaniere pensante krei eklezion, kiu estos frukto de liaj sekvantoj. Jesuo, fine, ne estas la trompanto de la Talmudo! Verkoj:

    • Hugh J. Schonfield, The Passover Plot Hypothesis.((ISBN 1-85230-836-2) 1965 (très controversé)
    • Hugh J. Schonfield, [13], Le mystère Jésus, Pygmalion/Gérard Watelet, Paris, 1989;
    • Hugh J. Schonfield, Jésus, Messie ou Dieu? Ces incroyables Chrétiens, Pygmalion/Gérard Watelet, Paris, 1991 [14];
Kromaj aŭtorojRedakti
  • Jules Isaac [15], Jésus et Israël, Albin Michel, Paris, 1948;
  • Robert Aron, Les années obscures de Jésus, Grasset, Paris, 1960;
  • Robert Aron, Ainsi priait Jésus, Grasset, Paris, 1968;
  • Schalom Ben-Chorin, Mon frère Jésus, Seuil, 1983
  • Dan Jaffé, Jésus sous la plume des historiens juifs du XXe siecle. Approche historique, perspectives historiographiques, analyses méthodologiques, Le Cerf, 2009
  • Pinchas Lapide, Fils de Joseph ? (Jésus dans le judaïsme d'aujourd'hui et d'hier), Desclée, 1978
  • Salomon Malka, Jésus rendu aux siens : Enquête en Israël sur une énigme de vingt siècles (1999)
  • Hyam Maccoby, Jesus The Pharisee (2003)

Kroma bibliografioRedakti

  • James H. Charlesworth, Jesus within Judaism, Garden City, New York, 1988;
  • James H. Charlesworth (ed.), Jesus' Jewishness. Exploring the Place of Jesus within Early Judaism, The American Interfaith Institute, Philadelphia (Pen.), 1991;
  • James H. Charlesworth Hillel and Jesus, Comparisons of Two Major Religious Leaders
  • Charles Perrot, L'invention du Christ, naissance d'une religion, 1998, Paris, Odile Jacob
  • Neusner, A Rabbi Talks with Jesus: An Intermillennial, Interfaith Exchange, New York, 1993)
  • Charles Perrot, Jésus et l’histoire, Desclée, Paris, 1979;
  • Harvey Falk, Jesus the Pharisee : A New Look at the Jewishness of Jesus, New York-Mahwah (N.J.), 1985;
  • L. Volken, Jesus der Jude, Dusseldorf, 1985;
  • C. Evans, Jesus and his Contemporaries. Comparative Study, Brill, Leyde - New York, Cologne, 1995;
  • John Paul Meier, A Marginal Jew : Rethinking the Historical Jesus Traduction française aŭ Éditions du Cerf : Un certain juif, Jésus. Les données de l'histoire. Vol. 1, Les sources, les origines, les dates, 2004 ; vol. 2, La parole et les gestes, 2005 ; vol. 3, Attachements, affrontements, ruptures, 2005 ; vol. 4, La loi et l'amour, 2009.

ReferencojRedakti

  1. Dan Jaffé Jésus et les Évangiles sous la plume des historiens juifs Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine, en Le Monde de la Bible n° 170 mars-avril 2006, pp. 22-27
  2. Dan Jaffé, op. cit. - vidu ankaŭ T. Frymer-Kensky, D. Novak, P. Ochs, D. F. Sandmel kaj M. A. Signer, Christianity in Jewish Terms, éd. Westview Press, 2000, recension en ligne(angle)
  3. Eŭgeno Zolli ne nur rompis la silenton de siaj italaj kunreligianoj pri Jesuo, blovante en la Lando, ĝuste en la jaro de la promulgado de la italaj raciaj leĝoj, la novan aeron jam cirkulantan en Eŭropo rilate juda konsidero pri Jesuo.
  4. Neusner (A Rabbi Talks with Jesus: An Intermillennial, Interfaith Exchange, New York, 1993)
  5. Folker Siegert, Les judaïsmes au 1er siecle, en Aux origines du christianisme, éd. Gallimard/Le Monde de la Bible, 200, pp. 11-28
  6. Sendepende de la esprimo “Malnova Testamento”, kristanoj rimarkigas ke por ili la “Nova Testamento” valoras nur se valoras la Malnova
  7. cf Marcel Simon, "Verus Israel". Étude sur les relations entre chrétiens et juifs dans l’Empire romain (135-425), éd. De Boccard, 1983
  8. Vidu artikolon Judoj por Jesuo
  9. (original en anglais : Dying for God)
  10. Alan F. Segal, « Paul et ses exégètes juifs contemporains », 2006.
  11. (original anglais : Jesus of Nazareth. His Time, his Life, his Teaching, Londres, 1925)
  12. Vere, se en la buŝo de Jesuo malofte aperas la vorto Filo de Dio (ekzemple, en Johano 3), la koncepto ĉeestas en la Anonco kaj en Agoj de la Apostoloj, aldonas kompetentuloj pri la Nova Testamento)
  13. 1907-1988
  14. (origine angla : Those incredible Christians, 1968)
  15. Jules Isaac, historiisto, fondinto de la “amikeco juda-kristana” de 1877-1963

Elsteraj voĉojRedakti

Voĉoj kunligitajRedakti