Jules AIZIÈRE [ezjer] (mortis inter 1914 kaj 1918) estis franca pionira esperantisto. Profesie Aizière estis instruisto. Li agadis por Esperanto kiel sekretario de la Internacia Asocio de Instruistoj kaj prezidanto de la Unuiĝo de la Federacioj, kiu kunfandiĝis kun la Societo Franca por la Disvastigo de Esperanto (SFDE) en 1910. Li estis la ĝenerala sekretario de SFPE ekde 1912 ĝis 1914. Li estis mortpafita dum la unua mondmilito.

Jules Aizière
Persona informo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Verkoj redakti


   

 
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

 

 

Aiziere (ezjer) Jules, franco, instruisto. Mortpafita dum la mondmilito. Sekr. de la Int. Asocio de Instruistoj. Prez. de la Unuiĝo de la Federacioj, kiu kunfandiĝis kun SFPE, 1910. Gen. sekr de SFPE, 1912-19.