Jules Aizière
(Alidirektita el Jules Aiziere)
Jules AIZIÈRE [ezjer] (mortis inter 1914 kaj 1918) estis franca pionira esperantisto. Profesie Aizière estis instruisto. Li agadis por Esperanto kiel sekretario de la Internacia Asocio de Instruistoj kaj prezidanto de la Unuiĝo de la Federacioj, kiu kunfandiĝis kun la Societo Franca por la Disvastigo de Esperanto (SFDE) en 1910. Li estis la ĝenerala sekretario de SFPE ekde 1912 ĝis 1914. Li estis mortpafita dum la unua mondmilito.
Jules Aizière | |
---|---|
Persona informo | |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Francio ![]() |
Okupo | |
Okupo | esperantisto ![]() |
Verkoj
redakti- Aizière, J.; P. Georgievskij (trad.). (1914) Esperanto kaj Instruistoj. La verko apartenas al la unuaj pritraktoj de instruado de Esperanto.
- Aizière, J. (1912). “Karavano de U.E.A.”, La Revuo: Internacia monata literatura gazeto (eo) VII, p. 57–61. Amuza raporto pri karavano de Lyon al la Universala Kongreso en Krakovo.
- Aizière, J. (1911). “Postkongresa ekskurso de la Scienca Asocio”, La Revuo: Internacia monata literatura gazeto (eo) VI, p. 142–145. Raporto pri mallonga vizito dum la Universala Kongreso en Antverpeno al Bruselo, kie oni interalie renkontis Paul Otlet.
|
||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Aiziere (ezjer) Jules, franco, instruisto. Mortpafita dum la mondmilito. Sekr. de la Int. Asocio de Instruistoj. Prez. de la Unuiĝo de la Federacioj, kiu kunfandiĝis kun SFPE, 1910. Gen. sekr de SFPE, 1912-19. |