Julia PASTRANA (1834 en Meksiko - 1860 en Moskvo) estis virino kun malofta malsano hipertriĥozo, pro kio oni nomumis lin „simia virino“ aŭ „plej aĉa virino de la mondo“.

Julia Pastrana

Vivo redakti

Laŭ siatempaj sciigoj, ŝi kaj ŝia patrino estis trovita en kaverno. La patrino vendis la infanon – suferante je hipertriĥozo - kaj oni instruis, trejnis ŝin por montri en gapejoj. En la postaj jaroj, Julia lernis kanti, danci kaj esprimi sin vorte kaj skribe en tri lingvoj.

Julia Pastrana havis la alton de 1,38 m, fortan korposurfacan hararon, nekutime grandajn orelojn, grandan nazon, forte antaŭarkiĝintan makzelon. Ŝian „karieron” manaĝis Theodore Lent, kiu prezentis ŝin al la publiko kiel „simivirino“.

Julia Pastrana eble geedziĝis kun sia manaĝero, sed fakto estas, ke ŝi naskis bebon la 20-an de marto 1860 dum turneo en Moskvo. Tiu bebo same suferis je hipertriĥozo kaj mortis tri tagojn post la naskiĝo. Julia Pastrana travivis la naskon same nur kelkajn tagojn.

Sorto de la kadavroj redakti

Lent ne rompis la turneon, sed mumiigis la kadavrojn pere de sinjoro Sokoloff, profesoro de la Moskva Universitato. Post la sukcesa mumiigo, Lent pludaŭrigis la turneon kaj prezentis la mumiojn en vitra ujo.

Lent trovis en 1863 en Germanio pluan virinon, kiu similis al Julia Pastrana, geedziĝis kun ŝi kaj same prezentis ŝin en la gapejoj. Li aldonis, ke temas pri Zenora Pastrana, fratino de la mortinto. Lent poste freneziĝis kaj submerĝis en rusan instituton.

La kadavroj reaperis en 1921 en Norvegio. La mumiigitaj kadavroj de Julia Pastrana kaj ŝia bebo estis montritaj publike ĝis la 1970-aj jaroj, kiam la norvega registaro konfiskis la kadavrojn. Oni ŝtelis la kadavrojn en 1979, oni retrovis ilin poste kaj rezervas ilin en Oslo kaj uzas ilin por esplora kaj studa celoj.

Literaturo redakti

  • Christopher Hals Gylseth und Lars O. Toverud: Julia Pastrana. The Tragic Story of the Victorian Ape Woman. 2003

Eksteraj ligiloj redakti