Julie Wolfthorn

germana pentristino

Julie WOLFTHORN estis germana pentristino. Ŝi naskiĝis la 8-an de januaro 1864 en Thorn, Germana Regno (kiu poste en 1920 iĝos Toruń, Pollando), dum plejparto de sia vivo loĝis en Berlino kaj estis mortigita la 29-an de decembro 1944 (80-jara) en koncentrejo Theresienstadt. Interalie ŝi plurfoje estis gasto en la Monte Verità, kunvenejo de la anoj de la vivreforma movado, parto de la urbo Askono, en la kantono Tiĉino de Svislando.

Julie Wolfthorn
Persona informo
Naskonomo Julie Wolf
Naskiĝo 8-an de januaro 1864 (1864-01-08)
en Thorn, Germana Regno (ekde 1920 Toruń, Pollando)
Morto 29-an de decembro 1944 (1944-12-29) (80-jaraĝa)
en Koncentrejo Theresienstadt
Lingvoj germana
Loĝloko Berlino
Ŝtataneco Nazia Germanio
Alma mater Académie Julian • Académie Colarossi
Memorigilo Julie Wolfthorn
Familio
Frat(in)oj Georg Wolf • Luise Wolf
Okupo
Okupo pentristo
vdr