Juneau

urbo de Alasko en Usono
(Alidirektita el Juneau (Alasko))
Tiu ĉi artikolo temas pri la ĉefurbo de Alasko. La saman nomon havas ankaŭ urbo en la usona subŝtato Viskonsino, kiu estas la administra centro de la kantono Dodge.

Juneau (pron. ĜUN-o) estas la ĉefurbo de Alasko, Usono.

Juneau
(Rockwell)
angle Juneau
urbo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Juneau
Lando Usono Usono
Federacia ŝtato Alasko
Historiaj regionoj Tlingitoj, Rusa Ameriko
Situo Juneau
 - alteco 17 m s. m.
 - koordinatoj 58° 26′ 40″ N 134° 13′ 47″ U / 58.44444 °N, 134.22972 °U / 58.44444; -134.22972 (mapo)
Areo 8 430,4 km² (843 040 ha)
 - de akvo 1 394,3 km² (139 430 ha)
 - de aglomeraĵo 31,1 km² (3 110 ha)
Loĝantaro 31 275 (2010)
 - de aglomeraĵo 17 311
Denseco 3,71 loĝ./km²
 - de aglomeraĵo 557 loĝ./km²
Nomita 1881 Joe Juneau
Urbestro Bruce Botelho
Horzono AST (UTC-9)
 - somera tempo AST (UTC-8)
Poŝtkodo
Telefona antaŭkodo 907
Situo enkadre de Alasko
Situo enkadre de Alasko
Situo enkadre de Alasko
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Vikimedia Komunejo: Juneau, Alaska
Retpaĝo: www.juneau.org
Map
Strato de Franklin en Juneau
Salono Reg Dog en Juneau
Haveno en Juneau

Juneau ankaŭ estas kantono. Juneau estas la sola urbo en la kantono, kaj la limoj de la kantono kaj la urbo estas la samaj. Tiel, Juneau estas la ĉefurbo de ĝia kantono. Juneau estas la sola ŝtata ĉefurbo en Usono kun neniuj vojoj enirante la urbon. Oni povas eniri ĝis Juneau nur per boato aŭ aviadilo.

Kvankam indiĝenaj popoloj loĝis en la areo por miloj da jaroj, ne ekzistis konstanta loĝejo je la loko, kie nun troviĝas la urbocentro, nur dumsomera profiŝada kampejo. Tamen oro troviĝis tie. Je 1880, Georg aŭ angligite George Pilz, germandevena mininĝeniero loĝante en la tiama regurbo de alasko, Sitka, ofertis premion de "100 litotukoj kaj daŭra laboro por la tribanoj" al iu ajn indiĝeno kiu alportos specimenojn de orhava erco. Cowee {pron. ka-ŬI), la ĉefestrarano de la Auk-tribo de Tlingit-oj, kies ĉefa loĝejo estis ĉe Auke Bay proks. 15 km de la nuntempa urbo, venis al li kun tiaj specimenoj; Pilz sendis 2 orserĉistojn, Joe Juneau kaj Richard Harris, por enketi. La 3-an de oktobro 1881, Cowee gvidis ilin al la valeto kiu nun nomiĝas Silverbow Basin, kaj tie ili trovis riĉan fonton da orplena kvarco. Baldaŭ poste, Juneau ekurbiĝis en 1881, unue nomita Harrisburgh pro unu el la fondintoj, sed poste nomita laŭ la alia ministo, Joseph Juneau.