Juozas KAZLAUSKAS (naskiĝis la 28-an de januaro 1909 en vilaĝo Nuoriškiai, distrikto Biržai; mortis la 29-an de julio 2001 en Panevėžys) estis kiel la plej aĝa litova esperantisto kaj aktiva en la Esperanto-movado ekde la 20-aj jaroj. Esperanton li ellernis memstare en 1925, estante gimnaziano en N.Radviliškis kaj Biržai, el trovita lernolibro. Studante en katolika pastra seminario en urbo Telšiai, li jam organizis E-rondeton. Pro ŝanĝiĝo de mondkoncepto J. Kazlauskas eksiĝis el la seminario, studis filozofion kaj literaturon en Kaunasa universitato, ankaŭ ĉi tie li organizis kaj gvidis E-kurson. Samtempe li gvidis E-kurson ankaŭ en Marijampolė. Sud pseŭdonimo Juozas Audronis verkis kaj eldonis lernolibron de Esperanto por litovoj (Marijampolė, 1938). Konstante propagandis Esperanton en litova gazetaro. En 1939 J. Kazlauskas ekloĝis en Vilnius, tie studis historion kaj arkeologion. Dum la jaroj 1945 - 1958 li laboris kiel forstisto kaj geodezisto en arbaroj de Litovio, Latvio kaj Udmurtio (apud Urala Montaro). La ŝanĝado de laborloko helpis al li eviti persekuton fare de soveta reĝimo. En 1957 J. Kazlauskas ekloĝis en Panevėžys, revivigis tie Esperanto-klubon, funkciinta dum jaroj de Sendependa Litovio, kaj multaj jarojn estis lia gvidanto. Li redaktis E-lernolibron de I. Cieška kaj Juozas Petrulis, eldonita en Vilnius en 1959, instruis Esperanton al aktoroj de pupteatro, kiu ludis en Internacia Pupteatra Festivalo en Zagrebo en 1972, ankaŭ en kelkaj BET-oj. Lernejana gazeto "Jupiteris" en 1990-1992 publikigis liajn E-lecionojn. Krom Esperanto J. Kazlauskas verkis kaj tradukis dekon da dramverkoj en litova lingvo.

Juozas Kazlauskas
Persona informo
Aliaj nomoj Juozas Audronis
Naskiĝo 28-a de januaro 1909
en en vilaĝo Nuoriškiai, distrikto Biržai, (Litovio)
Morto 29-a de julio 2001
en Panevėžys
Lingvoj Esperanto
Nacieco litovo
Ŝtataneco Litovio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Tradukis en Esperanton al litova lingvo "Plenan Vortaron"
Verkis en Esperanto lernolibron "Lingvo Internacia Esperanto" (1938)
Aliaj aktivaĵoj longjara prezidanto de E-societo en Panevėžys
Esperantistiĝis en 1925
vdr

Fontoj redakti