Justica Palaco de Parizo

La Justica Palaco de Parizo (franclingve Palais de Justice de Paris) estas la ĉefa tribunalo de Parizo, la ĉefurbo de Francio. Ĝi troviĝas sur la insulo Cité kaj apud la katedralo Notre-Dame-de-Paris, en la historia centro de la urbo.

Justica Palaco de Parizo
Adreso
Urbo Parizo
Situo
Geografia situo 48° 51′ 21″ N, 2° 20′ 42″ O (mapo)48.8557222.345051Koordinatoj: 48° 51′ 21″ N, 2° 20′ 42″ O (mapo) [+]
Justica Palaco de Parizo (Parizo)
Justica Palaco de Parizo (Parizo)
DEC
Justica Palaco de Parizo
Justica Palaco de Parizo
Situo de Justica Palaco de Parizo
Map
Justica Palaco de Parizo
vdr
Justica Palaco de Parizo

La tribunalo estis konstruita sur la loko de la eksa reĝa palaco de Ludoviko la 9-a (Sankta Ludoviko). El tio, nur la belega Sainte-Chapelle restas, meze de la interna korto de la tribunalo.

La sama konstruaĵo ankaŭ entenas la eksan prizonon Conciergerie, hodiaŭ muzeon. La prizono restas famkonata, precipe ĉar tie la reĝino Marie-Antoinette estis enkarcerigita antaŭ sia ekzekuto per gilotino.

Eksteraj ligiloj redakti