Kálmán Bedekovich
Kálmán BEDEKOVICH [bedekoviĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bedekovich Kálmán, kroate Koloman Bedeković estis kroata (ankaŭ hungara) politikisto, ministro, banuso.
Kálmán Bedekovich | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 13-an de oktobro 1818 en Jalžabet | ||||
Morto | 10-an de oktobro 1889 (70-jaraĝa) en Hinterbrühl | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Alma mater | Győri Királyi Jogakadémia (es) (–1839) vd | ||||
Partio | Croatian-Hungarian Party (en) vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Q12627736 vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
| |||||
Banuso de Kroatio | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Kálmán Bedekovich [1] naskiĝis la 13-an de oktobro 1818 en Kroatio en Jalžabet. Li mortis la 10-an de aŭgusto 1889 en Hinterbrühl.
Biografio
redaktiKálmán Bedekovich lernis en Győr, poste li eklaboris en Zagrebo, kie estis titulara juĝisto inter 1842 kaj 1845. Dum Hungara revolucio de 1848 li simpatiis kun la hungaraj interesoj, tial li devis rifuĝi el Zagrebo. En 1861 li estis elektita subdepartementestro. Li estis motoro de la hungara-kroata kompromiso en 1868. Li estis dufoje senpostena ministro. Li okupiĝis pri aferoj de Kroatio-Dalmatio-Slavonio. En 1871 li estis elektita kroata banuso, tial li abdikis kiel ministro.