Kálmán Petres (pastro)

hungara katolika sacerdoto

PETRES Kálmán (pro. petreŝ) estis rumania hungara instruisto pri religio, parokestro naskita en Csobotfalva la 2-an de januaro 1890 kaj mortinta en Iernut la 14-an de januaro 1981.

Biografio redakti

Kálmán Petres finis teologion en Gyulafehérvár. Oni ordinis lin pastro en 1914. Li estis helppastro en Csíksomlyó, Piskitelep. En Sibio li estis studinspektisto en orfejo Thereziánum, poste helppastro en Kolozsvár. De 1924 li estis instruisto pri religio en Târgu Mureș, vicdirektoro, poste direktoro de la instituto de knabedukejo. En 1928-29 li estis direktoro de la monaĥinejo en Gheorgheni, poste direktoro de la porinstruista lernejo de Târgu Mureș. Li estis en Csíksomlyó instruisto, poste direktoro de la porinstruista lernejo. Fine li fariĝis kanoniko, ĉefdekano, parokestro en Iernut. Li redaktis en 1920 la monatgazeton Nagyszebeni Katolikus Egyházi Tudósító; de julio 1921 kunulredaktoro kaj ĉefkunlaboranto de la revuo A Hírnök de Kluĵo.

Fonto redakti