Kálmán Sőtér [ŝOtEr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sőtér Kálmán estis hungara abelisto. Lia origina familia nomo estis Schrinff.

Memortabulo pri Kálmán Sőtér

Kálmán Sőtér [1] naskiĝis la 11-an de oktobro 1834 en Hungara reĝlando en Csúz (nuntempa Dubník en Slovakio), li mortis la 15-an de septembro 1915 en Koros (nuntempa Krušovce en Slovakio).

Biografio redakti

Kálmán Sőtér frekventis seminarion en Esztergom, sed pro malsano li forlasis la seminarion. Inter 1858 kaj 1876 li havis diversajn sekularajn malaltajn postenojn en la diocezo, poste li pensiuliĝis. En 1874 li aĉetis bienon en Inám kaj li komencis okupiĝi pri bredado de abeloj. Lia abelejo estis landofama, same lia biblioteko pri abeloj. En 1879 li fondis societon de hungaraj abelistoj. Post jaroj li translokiĝis al Koros.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A méhek mérge (Veneno de la abeloj), (1890)
  • A méh és világa (La abelo kaj ties mondo) - impona ĉefverko, 2 volumoj (1895/1908)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti