Károly Olt

hungara politikisto

Károly OLT [kAroj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Olt Károly estis hungara politikisto, ministro, parlamentano.

Károly Olt [1] naskiĝis la 24-an de majo 1904 en Kroatio en Zagrebo. Li mortis la 22-an de marto 1985 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Post Traktato de Trianon familio de Károly Olt translokiĝis al Budapeŝto, tial Károly Olt frekventis lernejojn en ambaŭ urboj. Li estis oficisto inter 1929-1944. En 1930 li aliĝis al komunistoj, tial post jaroj li estis kondamnita pli ol duonjaron. Li aliĝis ankaŭ al socialdemokratoj, ĉar tio ne estis malpermesita. En 1945 li estis elektita al la provizora parlamento kaj al municipo de Budapeŝto. En 1947 li estis elektita parlamenta deputito, eĉ 2 jarojn li estis ministro. Inter 1953 kaj 1967 li seninterrompe estis parlamenta deputito, krome li havis diversajn ŝtatajn kaj partiajn postenojn. Inter 1950 kaj 1956 li estis ministro pri financo. Li ricevis premion en 1948.

Fontoj redakti