Károly Oltay [kAroj oltai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Oltay Károly estis hungara inĝeniero pri geodezio, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1918).

Memortabulo pri Károly Oltay
Károly Oltay (sidanta maldekstre la 2-a)

Károly Oltay [1] naskiĝis la 8-an de aprilo 1881 en Budapeŝto. Li mortis la 18-an de oktobro 1955 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Károly Oltay frekventis universitaton en Budapeŝto ricevanta diplomon en 1903. Post lernado li samloke instruis, sed iom li spertiĝis ankaŭ en Potsdam. Li profesoriĝis en 1913. En 1927 li fondis geodezian instituton. Post la 2-a mondmilito li faris geodeziajn mezuradojn ĉe la detruitaj pontoj. Li kreis diversajn geodeziajn mezurilojn. Inter 1925-1949 li redaktis periodaĵon Geodéziai Közlöny.

Verkaro (elekto) redakti

  • A nehézséggyorsulás budapesti értékének meghatározása (1917)
  • Geodézia (1919 – 1920) - premiita studenta lernolibro
  • A földi és légi fotogrammetria alapelvei és műszerei (1926)
  • Geodéziai egyetemi tankönyv (1951)

Fontoj redakti