Károly Várady
VÁRADY Károly (va:radi ka:roj) estis hungara pedagogo naskita en Koloĵvaro la 5-an de novembro 1841 kaj mortinta en Koloĵvaro la 20-an de aŭgusto 1886.
Károly Várady | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de novembro 1841 en Kluĵo |
Morto | 20-an de aŭgusto 1886 (44-jaraĝa) en Kluĵo |
Mortokialo | Traŭmato |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | instruisto |
Kariero
redaktiVárady finis unitariisman teologion en Koloĵvaro, poste li studis en universitatoj de Göttingen kaj Jena. De 1866 li estis direktoro de la unitariisma mezlernejo de Torda, de 1870 direktoro en Koloĵvaro, de 1881 lernejinspektisto. Li publikis en gazetoj Keresztény Magvető kaj Család és Iskola. Li mortis pro vundo kaŭzita de duelo.
Fonto
redakti- Magyar Életrajzi Lexikon[1]