Plăieșii de Jos

(Alidirektita el Kászonaltíz)

Plăieșii de Jos [pləjeŝij de ĵos] (hungare: Kászonaltíz [ka:sonaltiz]) estas vilaĝo en Rumanio sudoriente de Miercurea Ciuc. Administre apartenas al ĝi Cașinu Nou, Imper, Iacobeni kaj Plăieșii de Sus.

Plăieșii de Jos
Komunuma sidejo
Lando Flago-de-Rumanio.svg Rumanio
Distrikto Harghita
Alinome Kászonaltíz (hungare)
Iama hungara departemento Csík
Situo 46° 14′ N, 26° 6′ O (mapo)46.22833333333326.100277777778Koordinatoj: 46° 14′ N, 26° 6′ O (mapo)
Alto super maro 699 m
Poŝtkodo 537235
Loĝantaro
– komunumo 2.932 (en 2009)
– vilaĝo 447 (en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 85298
Information icon.svg
vdr

La vilaĝo Plăieșii de Jos estas la plej malgranda inter la kvin vilaĝoj en la komunumo, sed situas iom centre inter la aliaj. Kun Plăieșii de Sus ĝi kvazaŭ formas unuon, la distrikta vojo DJ121G ligas ĝin al la aliaj partoj kaj al la nacia vojo DN11B.

La komunumo Plăieșii de Jos estas la plej sud-orienta en la distrikto Harghita.

LoĝantaroRedakti

En 1910 la vilaĝo havis 985 loĝantojn kaj en 1992 493 (94 % da hungaroj).

HistorioRedakti

Ĝia unua skriba mencio estas el 1332 kiel ekleziejo. Ĝi estis sikula vilaĝo kaj ekde 1876 ĝi apartenis al la departemento Csík. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario.

FontoRedakti

Renomaj personojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti