Königsberg (Nordpalatinata montolando)

(Alidirektita el Königsberg (Palatinato))

La monto Königsberg (tradukita: reĝomonto) estas 568 m alta monto en la komunumaro Lauterecken-Wolfstein en la distrikto Kusel, Rejnlando-Palatinato, Germanujo.

Königsberg
monto
Alteco 568 m
Situo komunumaro Lauterecken-Wolfstein, distrikto Kusel, Rejnlando-Palatinato, Germanujo
Montaro Nordpalatinata montolando
Geografia situo 49° 35′ N, 7° 35′ O (mapo)49.5786111111117.5833333333333Koordinatoj: 49° 35′ N, 7° 35′ O (mapo) f4
Königsberg (Rejnland-Palatinato)
Königsberg (Rejnland-Palatinato)
DEC
Königsberg
Königsberg
Situo de Königsberg
Map
Königsberg
vdr

Geografio redakti

La monto situas inter la riveretoj Lauter kaj Talbach kaj apartenas al la Nordpalatinata montolando. Ĝi estas unu el la plej altaj montoj de la distrikto Kusel.

Al la masivo de la Königsberg, ĝi mezura en norda-suda direkto ĉirkaŭ 5 km kaj en orienta-okcidenta direkto ĉirkaŭ 4 km, apartenas la pintoj Leienberg (524 m) kaj Hahnenkopf (535 m). En la sudo allimas la 546 m alta monto Selberg.

Ĉirkaŭantaj lokoj estas Wolfstein, Reckweilerhof, Aschbach, Hinzweiler, Oberweiler im Tal, Eßweiler kaj Rutsweiler an der Lauter.

Selberg estas la nomo de 546 m alta monto en la distrikto Kusel. Ĝi apartenas al la Nordpalatinata montolando. Ĝi estas la suda etendiĝoj de la Königsberg.

 
la monto Königsberg
 
bizara arbopejzaĝo ĉ le monto Leienberg
 
la okcidenra deklivo de la Königsberg

Flaŭro kaj faŭno redakti

La pinto de la monto estas komplete arbarkovrata, nur en la malsupra zono de la deklivo, precipe nordokcidente inter Eßweiler kaj Oberweiler kaj nordokcidente inter Hinzweiler kaj Aschbach, relative grandaj areoj estas agrikulture uniligataj. En Wolfstein, ĉe la suda deklivo vitoj estas kultivataj sube de la Burgo Neu-Wolfstein.

Ĉefe kreskas miksarbaro el fagoj kaj kverkoj. Sur kelkaj areoj kreskas piceoj. Ĉe la Leienberg la deklivo al la valo de la Taufenbach estas preskaŭ komplete kovrata de ŝtonŝutaĵo. Krom unuopaj arbedoj tie kreskas nur kripligitaj, apenaŭ homaltaj kverkoj kaj pinoj.

La faŭno estas tre speciriĉa. Vivas tie aproj, kapreoloj, vulpoj kaj meloj. Antaŭ iom da jaroj oni lasis libere vivi Muflonojn. Oni ankaŭ observis sovaĝajn katojn.

En la ĉirkaŭo de la Königsberg troviĝas la tipaj reprezentantoj de la mezeŭropa birdaroj. La nigra pego hejmiĝas sur a monto. Kome troviĝas tie alciono, griza ardeo kaj ruĝa milvo. Ekzistas indikoj, ke ankaŭ la gufo vivas en la regiono

Vidindaĵoj redakti

En la regiono de la Königsberg situas tri burgoj: okcidente sur etendaĵo super la valo estas la ruino de la Sprengelburg. Je la orienta deklivo super la urbo Wolfstein la du aliaj burgoj Alt- kaj Neu-Wolfstein.

Inter Rutsweiler ĉe la rivereto Lauter Wolfstein situas Zweikirche, la lastaj restaĵoj de forlasita loko. En Wolfstein situas la enirejon al la kalkminejo ĉe Königsberg.

Minado redakti

Tra la montoj ekzistas multaj minoj. Ekde la 18a jarcento ĉi tie estis fosata al barito, hidrargo, fererco, kalko kaj ankaŭ al karbo. La nomo de kelkaj minejoj estis „Erzengel“, „Schwerspat“ aŭ „Pfälzer Mut(h)“. La vilaĝo Laufhausen tiam estis mineja setlejo.

La plej multaj minejaj galerioj disfalis aŭ estis plenigitaj, nur la ŝutmontoj de la iama enirejoj de la galerioj restis. Sole la kalkminejo en Wolfstein, funkcianta ĝis 1967, restas kaj nun servas kiel vizitminejo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti