Křešice
- Por aliaj signifoj vidu Křešice (apartigilo).
Křešice estas vilaĝo en Ĉeĥio en distrikto Litoměřice, regiono Ústí nad Labem troviĝanta sur dekstra bordo de rivero Elbo proksimume 6 km oriente de Litoměřice. En la vilaĝo loĝas 1 488 loĝantoj (2024).
Křešice | |||
germane Kreschitz | |||
municipo | |||
Vido al Křešice de preĝejo de La plej sankta Triunuo ĉe Zahořany
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Křešice | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Ústí nad Labem | ||
Distrikto | Distrikto Litoměřice | ||
Administra municipo | Litoměřice | ||
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio | ||
Rivero | Elbo | ||
Situo | Křešice | ||
- alteco | 153 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 31′ 22″ N 14° 12′ 53″ O / 50.52278 °N, 14.21472 °O (mapo) | ||
Areo | 11,07 km² (1 107 ha) | ||
Loĝantaro | 1 488 (2024) | ||
Denseco | 134,42 loĝ./km² | ||
Tabulo | Malsupraohara tabulo | ||
Unua skribmencio | 1057 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 411 48 ĝis 412 01 | ||
NUTS 3 | CZ042 | ||
NUTS 4 | CZ0423 | ||
NUTS 5 | CZ0423 565083 | ||
Katastraj teritorioj | 5 | ||
Partoj de municipo | 5 | ||
Bazaj setlejunuoj | 5 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.kresice.cz | |||
![]() |

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Trnovany, Liběšice, Terezín, Travčice, Polepy, Libotenice, Chodouny, Litoměřice, Býčkovice kaj Horní Řepčice.
Historio
redaktiUnua skriba mencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1057 kaj rilatas al donackontrakto de ĉeĥa princo Spytihněv la 2-a. Sed laŭ arĥeologiaj trovaĵoj la loko estis setlita jam en neolitiko. Ĉi tie estis trovita bifaco (pugnokojno).
Dum tridekjara milito estis plimulto de la vilaĝo detruita (inter jaroj 1613-1656). Ĉefa merito al restarigo de la vilaĝo apartenas al unua episkopo el Litoměřice. En jaro 1666 estis novkonstruita preĝejo de Sankta Mateo titolita laŭ bildo de la apostolo. La pentraĵon donacis ĉeĥa pentristo Karel Škréta. En jaro 1708 dua episkopo el Litoměřice konstruigis Marianan kapelon apud akvofonto. Ĉi tiu kapelo estis en jaro 1725 pliampleksigita al preĝejo Vizito de Sankta Maria. En jaro 1906 estis en Křešice fondita teksa fabriko - ŝpinejo, en kiu trovis laboron ĉirkaŭ 500 laboristoj (hodiaŭa SCHOELLER). En jaro 1925 estis konstruita nova ĉeĥa lernejo, ĉar la malnova ne plu sufiĉis.
En la jaro 2002 estis la municipo multe damaĝita per inundo. Tial en 2010 oni konstruis ŝirman muron.
Loĝantaro
redaktiJaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 827 |
1880 | 1 785 |
1890 | 1 792 |
1900 | 1 689 |
1910 | 2 685 |
1921 | 2 315 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 2 574 |
1950 | 1 735 |
1961 | 1 852 |
1970 | 1 797 |
1980 | 1 602 |
1991 | 1 358 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 1 386 |
2014 | 1 423 |
2016 | 1 424 |
2017 | 1 407 |
2018 | 1 395 |
2019 | 1 405 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 1 445 |
2021 | 1 434 |
2022 | 1 448 |
2023 | 1 489 |
2024 | 1 488 |
Partoj de municipo
redakti- Křešice
- Nučnice
- Sedlec
- Třeboutice
- Zahořany
Memorindaĵoj
redakti- Preĝejo de Maria Virgulino
- Preĝejo de Sankta Mateo
- Statuaro de Maria Virgulino kun 2 anĝeloj
- Barokstila preĝejo de Trinitato
- Kastelo Zahořany
Pluaj fotoj
redakti-
Křešice, vido al Elbo
-
Fervojo ĉe Křešice
-
Plektita domo en Křešice