Kaŝkanoj

antikva etno en Malgrandazio

La kaŝkanoj (esperantlingva nomo ankoraŭ provizora, vidu diskutpaĝe) vivis en la tempo de Hitita imperio en norda Anatolio - en regiono egipte nomita Kaška, Kašgeš, GašgešKeškeš. Ilia setlejo estis centra norda Anatolio kaj eble ankaŭ inkludis partojn de la antikva pejzaĝo Paflagonio, inter Bitinio okcidente kaj Ponto oriente. La preciza amplekso de ilia teritorio, precipe en la oriento, estas necerta. Ĉi-lasta ankaŭ dependas de kie oni lokigas la antikvan regnon Ĥajaŝa (Ḫajaša), kiu dokumentiĝis nur en skribaj tekstoj, ne en mapoj.

Kaŝkanoj
historia etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr


lando de la kaŝkanoj en hieroglifoj:
historia etno
Karakterizaĵoj
En hieroglifoj
k
S
k
S
N25
Transskribo Keŝkeŝ
Kškš
lando de la kaŝkanoj
Kulto
vdr

La unuaj fidindaj hititaj mencioj de la kaŝkanoj venas de la frua 14-a jarcento antaŭ nia erao. Tial, kelkaj akademiuloj supozas ke ili nur venis al norda Anatolio en tiu tempo. Aliaj esploristoj asertas, ke ili jam ĉiam vivis en sia regiono. Ĉi-lasta estas pli kredebla ĉar la atestitaj kaŝkaj nomoj estas plej verŝajne malnov-anatoliaj.

Okcidenta Azio 1500 antaŭ nia erao: la kaŝkanoj nordokcidente de la hititoj, ĉe la bordo de la Nigra Maro

La kaŝkanoj vivis parte duonnomade kaj estis dividitaj en almenaŭ naŭ malsamajn tribojn. Interalie tio estas kialo, kial ili reprezentis konstantan minacon ĉe la hitita norda limo. Traktatoj finitaj kun unu tribo estis ofte ignoritaj de la aliaj triboj. Tamen, la trudeniroj en la Hititan Imperion okazis ŝajne malpli pro konkero ol pro rabado. Nur en 1355-1320 antaŭ nia regado, dum la tempo de la hitita reĝo Ŝupiluliuma la 1-a, la triboj ŝajne unuiĝis kaj tiam estis pli malfacila kontraŭanto, kiu kaŭzis malfortiĝon de la hitita imperio kaj samtempe la plifortigon de la luviana regno Arzavo sudokcidente de la hitita teritorio. Tamen la unueco de la kaŝkanoj estis nur efemera, poste la hitita imperio refortiĝis kaj fine ankaŭ detruige venkis la sudokcidentan najbaron Arzavo.

Ĉu la kaŝkanoj kaŭzis la kolapson de la Hitita Imperio ne estas klara. Certas tamen, ke post 1200 antaŭ nia erao ili uzis la rezultan potencan vakuon kaj migris signife sudorienten. De la fino de la 12-a jarcento ni renkontas ilin plurfoje kiel Gasga en asiriaj fontoj. La analoj de Tukulti-apil-Eŝara la 1-a komence de la 11-a jarcento antaŭ nia erao deklaras ke ili ne permanente setlis la teritoriojn kiujn ili konkeris. El tio oni povas dedukti, ke ili forlasis sian patrujon ĉe la Nigra Maro kaj ne vastigis sian teritorion de tie ĝis orienta Anatolio. Ĝis la 8-a jarcento antaŭ nia erao ili estas menciitaj sporade en asiriaj tekstoj. Ŝajne ili dume establis sin en orienta Anatolio kaj fondis imperion. La kaŝkanoj estas menciitaj lastfojee en la analoj de Sargono la 2-a. Post tio, ilia spuro estas perdita.

Estas konjekto ke la pontanoj, kiuj milite ĝenis la romianojn sub sia reĝo Mitridato la 6-a de Ponto komence de la 1-a jarcento antaŭ nia erao, estis posteuloj de la kaŝkanoj.