Kaŭkvalan-hispana lingvo

La Kaŭkvalan-hispana lingvo (Hispane: Español vallecaucano, pli konata kiel Acento Valluno) estas dialekto de la hispana lingvo parolata en la sud-okcidenta regiono de Kolombio, ĉefe en la Departemento de la Valo de Kaŭko, ĝi ankaŭ estas konata kiel acento caleño (Kalia aĉento). Ĝi estas facile rekonebla pro ĝia aparta maniero "treni" la vortojn, pro ĝia forta prononcado de la litero "S" kaj pro la karakterizaj diraĵoj "¡ve!" kaj "¡mirá ve!" (laŭlitere: "Vidu!" kaj "rigardu vidu!" respektive, uzataj kutime antaŭ frazo), "¿oís?" kaj "¿oíste?" (laŭlitere: "Ĉu vi audas?" kaj "Ĉu vi audis?", kutime uzataj post frazo). La "Voseo-o" (Lingva fenomeno de la hispana lingvo en kiu oni prefere uzas la hispanan pronomon "Vos" anstataŭ "Tú", la pronomoj "vos" kaj "tú" estas similaj al la esperantaj pronombroj "ci" kaj "Vi", respektive) estas vaste uzata inter la dialektaj parolantoj.

Kaŭkvalan-hispana en Kolombio.

"Voseo"-o en la Valo de Kaŭko redakti

 
Eduka propragando de la Kalia urbestra oficejo, oni rigardas la dialekton en la vortoj "Vení", "viví" "probá", "que sos" ("Alvenu", "vivu", "provu", "ke vi estas", respektive.

La pronoma kaj verba "Voseo"-o estas vaste kaj kutime uzata en la Departemento de la Valo de Kaŭko, kaj ĉefe en la zono de la kauka rivero kiu situas inter la okcidenta kaj centra montaraj sistemoj el Kolombio, ĉi tiu kaŭkvalana "voseo"-o estas karakterizata de la amerika dialekta "voseo"-o kiu nur estas aplikata al la dua persono de la singularo.

En ĉi tiu Kolombia regiono, la "Voseo"-o indikas proksimecon inter la parolantoj, do oni uzas ĝin ĉiutage inter amikoj, samklasanoj kaj samlaborantoj, najbaruloj, familianoj ktp. Kutime oni en la hispana lingvo nur uzas la pronomon "Tú" aŭ "Usted" (tiu lasta pli formala) kiam oni aludas al alia personoj, sed en la Kaŭkvalana dialekto tiu pronomo nure estas uzata je formalaj situacioj kun persono aŭ grupoj al kiuj oni ne havas amikan aŭ familian proksimecon.

"Vos" estas uzata kiel persona pronomo kaj kiel fraza objekteco, oni uzas "te"-n kiel klitikan pronomon kaj "tu"-n kaj "tuyo"-n kiel posesivajn pronomojn. La kaŭkvalana dialekto havas akordantan formon inter pronomoj kaj verboj (pronoma-verba "voseo"-o)[1], tion ĉi signifas ke la pronomo "vos" ĉiam estas konjugiĝata kun verboj je "voseo"-a maniero kies baza karakterizaĵo estas la akcento je la fino de tiaj verboj. La indika prezenca verbotempo por la regulaj verboj farigas aldonante -ás, –és, aŭ ís je la fino de la verbo dependante de la vorto, ekzemple: "vos hablás", "vos comés", "vos vivís" (Vi parolas, vi manĝas, vi vivas). Por la verboj neregulaj kiuj ŝanĝas la vokaloj kiam oni konjugas ilin, la fino de la verboj estas samkiel la regulaj verboj, sed la ŝanĝo de la vokaloj ne okazas: "vos recordás", "vos tenés", "vos dormís" (Vi rememoras, vi havas, vi dormas). En la subjunktiva prezenco daŭrigas la finan akcentojn kaj la vokalan ŝanĝadon: "vos hablés, "vos comás, "vos vivás ". Oni konjugigas imperative la verboj same: "hablá, comé, escribí" (Parolu, manĝu, skribu).

Referencoj redakti

  1. El voseo en la Historia y en la lengua de hoy Arkivigite je 2016-04-02 per la retarkivo Wayback Machine ("Voseo"-o en la historio kaj hodiaŭa lingvo)
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Español vallecaucano en la hispana Vikipedio.