La Kaba kormoranoKaba tufkormorano (Phalacrocorax capensis) estas birdospecio endemia de la sudokcidentaj marbordoj de Afriko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kaba kormorano

Kaba kormorano, Kaburbo, Sudafriko
Kaba kormorano, Kaburbo, Sudafriko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Falakrokorakedoj Phalacrocoracidae
Genro: Phalacrocorax
Specio: Ph. capensis
Phalacrocorax capensis
(Sparrman, 1788)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ĉe Kaburbo (Sudafriko).

Kabaj kormoranoj reproduktiĝas el Namibio suden al suda Kabprovinco. For de la reprodukta sezono, ili povas troviĝi tiom for norde kiom ĝis la elfluejo de la Kongo, kaj ankaŭ etendiĝas ĝis la orienta marbordo de Sudafriko tiom for kiom Mozambiko. En la 1970-aj jaroj, la reprodukta populacio estis taksata je ĉirkaŭ 1 miliono nur en Namibio. Tamen, la IUCN nune klasas ĝin kiel "Preskaŭ Minacatan" baze sur: pliiĝanta poluado el oleoverŝado, ĝenado ĉe la predejoj, kaj pliiĝo de patogenoj aŭ parazitoj.[1]

La Kaba kormorano estas preskaŭ tute brilnigra birdo, kvankam en la reprodukta sezono ĝi havas purpurecan nuancon kaj kelkajn blankajn plumojn en la kapo, kolo kaj kloako. Ĝia gorĝosako estas tre oranĝecflava; malkutime ĉe kormoranoj, ties bridoj estas plumaj. La birdaj flugiloj estas ĉirkaŭ 240–280 mm etende, kaj ĝi pezas 800–1600 gramojn, kun malmulta seksa dimorfismo.

Kabaj kormoranoj komune manĝas en aroj, prenante la fiŝarojn el mezprofunda akvo, ekzemple sardinojn, anĉovojn, kaj sablofiŝojn. Ilia predo estas tipe multe pli malgranda ol tiuj de la simpatria Banka kormorano. Iliaj ĉefaj predantoj estas la Nigradorsa ŝakalo, kiu kaptas foje eĉ la plenkreskulon dum ripozo, kaj nestolokaj predantoj kiaj la Granda kormorano, la orienta Blanka pelikano, kaj la Dominika mevo.

Kiel ĉe grandnombraj aliaj rilataj kormoranaj specioj, ankaŭ la Kaba kormorano estas situigita fare de kelkaj fakuloj (ekz. Johnsgaard) en la genron Leucocarbo.

Referencoj redakti

  1. IUCN2012
  • Johnsgaard, P. A. (1993). Cormorants, darters, and pelicans of the world. Washington DC: Smithsonian Institution Press. ISBN 1-56098-216-0

Eksteraj ligiloj redakti