Kabineto Boross
Kabineto Boross [boroŝ] estis la dua registaro depost fino de la socialismo. Tiu kabineto gvidis la landon Hungario en la jaroj 1993 kaj 1994 proksimume nur duonjaron.
Kabineto Boross | ||
---|---|---|
registaro de Hungario | ||
Jurisdikcio | Hungario | |
Lando | Hungario | |
Dum | 21-a de decembro 1993 - 15-a de junio 1994 | |
Antaŭulo | Kabineto Antall | |
Sekvanto | Kabineto Horn | |
Historio
redaktiEn la jarfino de 1993 ĉefministro József Antall mortis. Árpád Göncz elektis inter 2 ebloj: anonci novan tutlandan baloton aŭ la parlamento elektas novan ĉefministron. Li elektis la lastan. La sekvaj monatoj ne sufiĉis krei novan strategion, okazis nur riproĉado de la komunistoj. Tio ne sufiĉis, la registaro perdis tre multe pri la populareco. La nova ĉefministro Péter Boross (pli frue ministro pri enlandaj aferoj) lasis labori plu la heredintajn ministrojn.
Listo de membroj
redakti- Péter Boross – ĉefministro
- Imre Kónya – ministro pri enlandaj aferoj
- Géza Jeszenszky - ministro pri eksteraj aferoj
- Iván Szabó - ministro pri financo
- János Latorcai – ministro pri industrio kaj komerco
- János Szabó – ministro pri agrikulturo
- István Balsai - ministro pri justico
- László Surján - ministro pri sano
- Ferenc Mádl – ministro pri eduko
- Gyula Kiss – ministro pri laboro
- Lajos Für - ministro pri defendo
- János Gyurkó - ministro pri medio kaj akvo
- György Schamschula - ministro pri transporto, telekomunikado kaj akvo
- Béla Kádár (ekonomikisto) – ministro pri internaciaj ekonomiaj kontaktoj
- Tibor Füzessy – ministro pri sekretaj servoj
- Ferenc József Nagy – senpostena ministro pri kompensado
- Tamás Szabó (ministro) – senpostena ministro pri malŝtatiĝo
- Ernő Pungor – senpostena ministro pri teknika evoluo