Kadima

politika partio en Israelo

Kadima (hebree קדימה, Qādīmāh, signifante "Antaŭen") estas politika partio en Israelo, kiu situas politike inter Likud kaj Laborista partio kaj vidas sin mem en mezo de la israela politika skalo kiel liberala. Elstara ano de la partio estis la fondinto Ariel Ŝaron, kiu en aŭtuno de 2005 kun kelkaj registaraj ministroj ĝin fondis, post la efektivigo de la plano de unuflanka malengaĝigo (malkonstruo de la setlejoj el Gazo kaj parto de Cisjordanio).

Kadima
קדימה
emblemo
partio
Komenco 24-a de novembro 2005 vd
Fino 2015 vd
Lando(j) Israelo vd
Sidejo Petaĥ Tikva
Ĉefestro(j) nekonata valoro vd
vdr
Ŝaul Mofaz, nuna gvidanto de la partio

La plej multo de la unuaj anoj de la partio devenis el la dekstra partio Likud, sed ilin akompanis membroj de la Laborista Partio, kun Ŝimon Peres ĉekape.

Ekde la 16a de januaro 2006, Ehud Olmert fariĝis la dua prezidanto de la partio, post Ŝaron, kiu la 4an de januaro 2006 suferis apopleksion kaj de post tiu momento kuŝis en komato ĝis sia morto en 2014. En la elektoj de 2006, Kadima gajnis 29 seĝojn en la Parlamento (Kneset), kaj Olmert fariĝis la ĉefministro.

Post diversaj skandaloj de koruptado, Olmert devis antaŭkunvoki novajn balotojn por la jaro 2009. En septembro 2008 estis elektita nova gvidanto de la partio la ministro de eksteraj rilatoj de la tiama registaro, Cipi Livni.

En la balotoj de februaro 2009, Kadima gajnis 28 parlamentajn seĝojn, kaj estis la partio kiu atingis pli da voĉdonoj, sed sen absoluta plimulto.

La partio volas Israelon kun juda plimulto kaj mem desegnitaj limoj, favoraj al la israelaj setlintoj en la palestinaj teritorioj. La partio estas ofte priskribita kiel centrisma, kvankam aliaj kontestas tiun priskribon.

En 2012 Ŝaul Mofaz venkis en la interna voĉdonado de la partio kaj Cipi Livni, kun aliaj membroj, forlasis la organizon por krei novan partion (Hatnuah).

En la israela nacia voĉdonado de 2013, la 22an de januaro, Kadima perdis la plejparton de siaj seĝoj, konservanta nur 2.

Eksteraj ligiloj redakti